Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I TIMOTHY
1 2 3 4 5 6
Prev Up Next
Chapter 2
I Ti Esperant 2:1  Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj;
I Ti Esperant 2:2  por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.
I Ti Esperant 2:3  Tio estas bona kaj akceptebla antaŭ Dio, nia Savanto,
I Ti Esperant 2:4  kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.
I Ti Esperant 2:5  Ĉar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo,
I Ti Esperant 2:6  kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;
I Ti Esperant 2:7  por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.
I Ti Esperant 2:8  Mi deziras do, ke la viroj preĝu en ĉiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.
I Ti Esperant 2:9  Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj;
I Ti Esperant 2:10  sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.
I Ti Esperant 2:12  Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco.
I Ti Esperant 2:14  kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon;
I Ti Esperant 2:15  sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco.