I TIMOTHY
Chapter 4
I Ti | Esperant | 4:1 | Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj, | |
I Ti | Esperant | 4:2 | per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kaŭterizitan kvazaŭ per brule varmega fero, | |
I Ti | Esperant | 4:3 | admonante ne edziĝi, kaj deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron. | |
I Ti | Esperant | 4:4 | Ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo, | |
I Ti | Esperant | 4:6 | Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis; | |
I Ti | Esperant | 4:8 | ĉar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al ĉio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta. | |
I Ti | Esperant | 4:10 | Ĉar por tio ni laboras kaj batalas, ĉar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu estas la Savanto de ĉiuj homoj, precipe de la kredantoj. | |
I Ti | Esperant | 4:12 | Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco. | |
I Ti | Esperant | 4:14 | Ne malŝatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro. | |
I Ti | Esperant | 4:15 | Estu diligenta pri tiuj aferoj; dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj. | |