Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I TIMOTHY
1 2 3 4 5 6
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 4
I Ti Esperant 4:1  Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj,
I Ti Esperant 4:2  per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kaŭterizitan kvazaŭ per brule varmega fero,
I Ti Esperant 4:3  admonante ne edziĝi, kaj deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron.
I Ti Esperant 4:4  Ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo,
I Ti Esperant 4:5  ĉar ĝi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per preĝo.
I Ti Esperant 4:6  Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis;
I Ti Esperant 4:7  sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn. Kaj ekzercu vin al pieco;
I Ti Esperant 4:8  ĉar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al ĉio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta.
I Ti Esperant 4:9  Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto.
I Ti Esperant 4:10  Ĉar por tio ni laboras kaj batalas, ĉar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu estas la Savanto de ĉiuj homoj, precipe de la kredantoj.
I Ti Esperant 4:12  Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco.
I Ti Esperant 4:13  Ĝis mi venos, atentu legadon, konsilon, instruadon.
I Ti Esperant 4:14  Ne malŝatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro.
I Ti Esperant 4:15  Estu diligenta pri tiuj aferoj; dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj.
I Ti Esperant 4:16  Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; ĉar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.