I TIMOTHY
Chapter 3
I Ti | Esperant | 3:2 | Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, | |
I Ti | Esperant | 3:4 | reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco | |
I Ti | Esperant | 3:5 | (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?); | |
I Ti | Esperant | 3:6 | ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo. | |
I Ti | Esperant | 3:7 | Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la diablo. | |
I Ti | Esperant | 3:8 | Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon; | |
I Ti | Esperant | 3:10 | Kaj tiuj ankaŭ estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriproĉeblaj. | |
I Ti | Esperant | 3:12 | La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn. | |
I Ti | Esperant | 3:13 | Ĉar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. | |
I Ti | Esperant | 3:15 | sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero. | |