Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JEREMIAH
Prev Up Next
Chapter 20
Jere Esperant 20:1  Kiam la pastro Paŝĥur, filo de Imer, la ĉefa oficisto en la domo de la Eternulo, aŭdis, kiel Jeremia profetis ĉion diritan,
Jere Esperant 20:2  Paŝĥur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen ĉe la domo de la Eternulo.
Jere Esperant 20:3  La sekvantan tagon Paŝĥur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li: La Eternulo nomas vin ne Paŝĥur, sed Teruro-ĉirkaŭe.
Jere Esperant 20:4  Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por ĉiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la reĝo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo.
Jere Esperant 20:5  Kaj la tutan havon de ĉi tiu urbo kaj ĝian tutan laborakiron kaj ĉiujn ĝiajn valoraĵojn kaj ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon.
Jere Esperant 20:6  Kaj vi, Paŝĥur, kaj ĉiuj loĝantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj ĉiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.
Jere Esperant 20:7  Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi fariĝis objekto de ĉiutaga mokado, ĉiu mokas min.
Jere Esperant 20:8  Ĉar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo fariĝis por mi kaŭzo de honto kaj de ĉiutaga mokado.
Jere Esperant 20:9  Mi diris al mi: Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio fariĝis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi laciĝis de retenado kaj ne plu povis elteni.
Jere Esperant 20:10  Ĉar mi aŭdas la insultadon de multaj kaj minacadon ĉirkaŭe: Akuzu, ni akuzu lin! Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li.
Jere Esperant 20:11  Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesiĝos.
Jere Esperant 20:12  Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian venĝon sur ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson.
Jere Esperant 20:13  Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; ĉar Li savas la animon de malriĉulo el la mano de malbonaguloj.
Jere Esperant 20:14  Malbenita estu la tago, en kiu mi naskiĝis; la tago, en kiu mia patrino min naskis, ne estu benita.
Jere Esperant 20:15  Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris: Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan ĝojon.
Jere Esperant 20:16  Tiu homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis; li aŭdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze.
Jere Esperant 20:17  Kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj ŝia ventro restu graveda por ĉiam?
Jere Esperant 20:18  Kial mi eliris el la utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu en honto?