JEREMIAH
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
Chapter 14
Jere | Esperant | 14:2 | Judujo funebras, ĝiaj pordegoj malĝoje nigriĝis, klinite al la tero, kaj plora kriado leviĝas el Jerusalem. | |
Jere | Esperant | 14:3 | Ĝiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; ĉi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsterniĝas, kaj kovras sian kapon. | |
Jere | Esperant | 14:4 | Ĉar la tero dezertiĝis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsterniĝis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon. | |
Jere | Esperant | 14:6 | Sovaĝaj azenoj staras sur montetoj, glutas aeron kiel ŝakaloj; senbriliĝis iliaj okuloj, ĉar ne ekzistas herbo. | |
Jere | Esperant | 14:7 | Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; ĉar granda estas nia perfido, ni pekis antaŭ Vi. | |
Jere | Esperant | 14:8 | Ho espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfeliĉo! kial Vi estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por tradormi la nokton? | |
Jere | Esperant | 14:9 | Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin. | |
Jere | Esperant | 14:10 | Tiele diras la Eternulo pri ĉi tiu popolo: Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn. | |
Jere | Esperant | 14:12 | Se ili fastos, Mi ne aŭskultos ilian preĝon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto. | |
Jere | Esperant | 14:13 | Tiam mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili: Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos ĉe vi, ĉar veran pacon Mi donos al vi sur ĉi tiu loko. | |
Jere | Esperant | 14:14 | Sed la Eternulo diris al mi: Malveraĵon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorĉaĵon, idolaĵon, kaj trompaĵon de sia koro. | |
Jere | Esperant | 14:15 | Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj: Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu lando-per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj; | |
Jere | Esperant | 14:16 | kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disĵetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos-ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elverŝos sur ilin ilian malbonecon. | |
Jere | Esperant | 14:17 | Kaj diru al ili jenon: Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne ĉesas, ĉar granda malfeliĉo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga. | |
Jere | Esperant | 14:18 | Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaŭ la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas. | |
Jere | Esperant | 14:19 | Ĉu Vi tute forpuŝis Jehudan? ĉu Via animo eksentis abomenon kontraŭ Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resaniĝo, sed ni havas nur teruron. | |
Jere | Esperant | 14:20 | Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; ĉar ni pekis antaŭ Vi. | |
Jere | Esperant | 14:21 | Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni. | |