Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JEREMIAH
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 51
Jere Esperant 51:1  Tiele diras la Eternulo: Jen Mi vekos pereigan venton kontraŭ Babelon, kaj kontraŭ ĝiajn loĝantojn, kiuj leviĝis kontraŭ Min.
Jere Esperant 51:2  Kaj Mi sendos ventumistojn kontraŭ Babelon, kaj ili ĝin disventumos, kaj dezertigos ĝian landon; ĉar en la tago de la malfeliĉo ili estos ĉirkaŭ ĝi ĉiuflanke.
Jere Esperant 51:3  La pafarkisto streĉu sian pafarkon, kaj sin levu en sia kiraso; ne kompatu ĝiajn junulojn, ekstermu ĝian tutan militistaron.
Jere Esperant 51:4  Kaj falu mortigitoj en la lando de la Ĥaldeoj, kaj trapikitoj sur iliaj stratoj.
Jere Esperant 51:5  Ĉar Izrael kaj Jehuda ne estas vidvigitaj de sia Dio, de la Eternulo Cebaot; ĉar ilia lando estas plena de kulpoj kontraŭ la Sanktulo de Izrael.
Jere Esperant 51:6  Forkuru el interne de Babel, kaj savu ĉiu sian animon, ke vi ne pereu pro ĝiaj malbonagoj; ĉar tio estas tempo de venĝo por la Eternulo, Li donas al ĝi repagon.
Jere Esperant 51:7  En la mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan teron: el ĝi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili freneziĝis.
Jere Esperant 51:8  Subite falis Babel kaj frakasiĝis; ploru pri ĝi, prenu balzamon por ĝia vundo; eble ĝi saniĝos.
Jere Esperant 51:9  Ni kuracis Babelon, sed ĝi ne saniĝis; lasu ĝin, kaj ni iru ĉiu en sian landon; ĉar la juĝo kontraŭ ĝi atingis la ĉielon kaj leviĝis ĝis la nuboj.
Jere Esperant 51:10  La Eternulo elaperigis nian pravecon; venu, kaj ni rakontu en Cion la faron de la Eternulo, nia Dio.
Jere Esperant 51:11  Akrigu la sagojn, pretigu la ŝildojn! la Eternulo vekis la spiriton de la reĝoj de Medujo, ĉar Lia intenco estas kontraŭ Babel, por pereigi ĝin; ĉar tio estas venĝo de la Eternulo, venĝo pro Lia templo.
Jere Esperant 51:12  Kontraŭ la muregojn de Babel levu standardon, plifortigu la gardistaron, starigu observistojn, pretigu embuskon; ĉar kiel la Eternulo intencis, tiel Li faris tion, kion Li diris pri la loĝantoj de Babel.
Jere Esperant 51:13  Ho vi, kiu loĝas ĉe granda akvo kaj havas grandajn trezorojn! venis via fino, finiĝis via avideco.
Jere Esperant 51:14  La Eternulo Cebaot ĵuris per Sia animo: Mi plenigos vin de homoj kiel de skaraboj, kaj ili eksonigos kontraŭ vi triumfan kanton.
Jere Esperant 51:15  Li kreis la teron per Sia forto, aranĝis la mondon per Sia saĝo, kaj per Sia prudento etendis la ĉielon.
Jere Esperant 51:16  Kiam Li eksonigas Sian voĉon, kolektiĝas multego da akvo en la ĉielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.
Jere Esperant 51:17  Malsaĝiĝis ĉiu homo kun sia sciado, per honto kovriĝis ĉiu fandisto kun sia statuo; ĉar lia fanditaĵo estas malveraĵo, ĝi ne havas en si spiriton.
Jere Esperant 51:18  Tio estas vantaĵo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.
Jere Esperant 51:19  Ne simila al ili estas Tiu, kiun havas Jakob; ĉar Li estas la kreinto de ĉio, kaj Izrael estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.
Jere Esperant 51:20  Vi estis por Mi martelo, ilo de batalo, kaj per vi Mi frakasis naciojn, kaj per vi Mi ekstermis regnojn;
Jere Esperant 51:21  Mi frakasis per vi ĉevalon kaj ĝian rajdanton, Mi frakasis per vi ĉaron kaj ĝian veturanton;
Jere Esperant 51:22  Mi frakasis per vi viron kaj virinon, Mi frakasis per vi maljunulon kaj junulon, Mi frakasis per vi junulon kaj junulinon;
Jere Esperant 51:23  Mi frakasis per vi paŝtiston kaj lian ŝafaron, Mi frakasis per vi terlaboriston kaj lian jungaĵon, Mi frakasis per vi komandantojn kaj estrojn.
Jere Esperant 51:24  Kaj Mi repagos al Babel kaj al ĉiuj loĝantoj de Ĥaldeujo pro ilia tuta malbono, kiun ili faris en Cion antaŭ viaj okuloj, diras la Eternulo.
Jere Esperant 51:25  Jen Mi iras kontraŭ vin, ho pereiga monto, pereiganto de la tuta tero, diras la Eternulo; Mi etendos Mian manon kontraŭ vin, Mi rulĵetos vin de la rokoj kaj faros vin monto de brulo.
Jere Esperant 51:26  Oni ne prenos el vi angulŝtonon, nek ŝtonon por fundamento, sed vi estos eterna ruino, diras la Eternulo.
Jere Esperant 51:27  Levu standardon en la lando, blovu per trumpeto inter la nacioj, armu kontraŭ ĝin popolojn, kunvoku kontraŭ ĝin la regnojn de Ararat, Mini, kaj Aŝkenaz; starigu kontraŭ ĝin militestron, alkonduku ĉevalojn kiel pikantajn skarabojn.
Jere Esperant 51:28  Armu kontraŭ ĝin popolojn, la reĝojn de Medujo, ĝiajn komandantojn kaj ĉiujn ĝiajn estrojn, kaj la tutan landaron, super kiu ĝi regas.
Jere Esperant 51:29  Kaj la tero skuiĝas kaj tremas, ĉar plenumiĝas super Babel la intencoj de la Eternulo, por fari la landon de Babel dezerto, en kiu neniu loĝas.
Jere Esperant 51:30  La herooj de Babel ĉesis batali, ili restis en la fortikaĵoj; malaperis ilia forto, ili fariĝis kiel virinoj; ĝiaj loĝejoj ekbrulis, ĝiaj rigliloj estas rompitaj.
Jere Esperant 51:31  Kuranto kuras renkonte al kuranto, sciiganto renkonte al sciiganto, por raporti al la reĝo de Babel, ke lia urbo estas venkoprenita ĉe ĉiuj flankoj,
Jere Esperant 51:32  ke la transirejoj estas okupitaj, la fortikaĵoj brulas per fajro, kaj la militistojn atakis teruro.
Jere Esperant 51:33  Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: La filino de Babel estas kiel draŝejo dum la draŝado; tre baldaŭ venos la tempo de ĝia rikolto.
Jere Esperant 51:34  Manĝis min, frakasis min Nebukadnecar, reĝo de Babel, li faris min malplena vazo, glutis min kiel drako, plenigis sian ventron per miaj dolĉaĵoj, kaj forpelis min.
Jere Esperant 51:35  La maljusteco kontraŭ mi kaj mia karno estu nun sur Babel, diras la loĝantino de Cion; kaj mia sango sur la loĝantoj de Ĥaldeujo, diras Jerusalem.
Jere Esperant 51:36  Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi juĝos vian aferon kaj Mi faros venĝon pro vi, Mi sekigos ĝian maron kaj Mi senakvigos ĝian fonton.
Jere Esperant 51:37  Kaj Babel fariĝos amaso da ŝtonoj, loĝejo de ŝakaloj, objekto de teruro kaj mokado, kaj neniu en ĝi loĝos.
Jere Esperant 51:38  Ili ĉiuj blekegos kiel junaj leonoj, krios kiel leonidoj.
Jere Esperant 51:39  Dum ilia varmegiĝo Mi faros al ili festenon, kaj Mi ebriigos ilin, por ke ili fariĝu gajaj kaj ekdormu per eterna dormo kaj ne vekiĝu, diras la Eternulo.
Jere Esperant 51:40  Mi kondukos ilin malsupren, kiel ŝafidojn al la buĉo, kiel ŝafojn kun kaproj.
Jere Esperant 51:41  Kiele prenita estas Ŝeŝaĥ! kaj kaptita la gloro de la tuta mondo! kiele Babel fariĝis objekto de teruro inter la popoloj!
Jere Esperant 51:42  Leviĝis kontraŭ Babelon la maro kaj kovris ĝin per la multego de siaj ondoj.
Jere Esperant 51:43  Ĝiaj urboj fariĝis dezerto, tero seka kaj senviva, tero, sur kiu neniu loĝas kaj tra kiu neniu homido trairas.
Jere Esperant 51:44  Kaj Mi punos Belon en Babel, Mi eltiros el lia buŝo tion, kion li englutis, kaj ne plu kolektiĝos al li popoloj; ankaŭ la muregoj de Babel falos.
Jere Esperant 51:45  Eliru el ĝia interno, Mia popolo, kaj ĉiu savu sian animon antaŭ la flama kolero de la Eternulo,
Jere Esperant 51:46  por ke via koro ne senkuraĝiĝu kaj vi ne ektimu, kiam oni aŭdos la famon en la lando; ĉar venos famo en unu jaro, kaj post ĝi venos famo en la sekvanta jaro, kaj sur la tero estos perforteco, unu reganto kontraŭ alia reganto.
Jere Esperant 51:47  Tial jen venos tempo, kaj Mi vizitos la idolojn en Babel, kaj ĝia tuta lando estos hontigita, kaj ĉiuj ĝiaj mortigitoj falos meze de ĝi.
Jere Esperant 51:48  Kaj ĝojkantos pri Babel la ĉielo kaj la tero, kaj ĉio, kio estas sur ili; ĉar el la nordo venos al ĝi ruinigantoj, diras la Eternulo.
Jere Esperant 51:49  Kiel Babel faligis la mortigitojn de Izrael, tiel ankaŭ en Babel falos mortigitoj el la tuta lando.
Jere Esperant 51:50  Vi, kiuj forsaviĝis de glavo, iru, ne haltu; en malproksimeco rememoru la Eternulon, kaj Jerusalem sin levu en via koro.
Jere Esperant 51:51  Ni hontis, kiam ni aŭdis la insulton; honto kovris nian vizaĝon, kiam fremduloj eniris en la sanktejon de la domo de la Eternulo.
Jere Esperant 51:52  Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi vizitos ĝiajn idolojn, kaj en la tuta lando ĝemos morte-vunditoj.
Jere Esperant 51:53  Eĉ se Babel leviĝus al la ĉielo kaj se ĝi fortikigus alte sian forton, tamen al ĝi venus de Mi ruinigantoj, diras la Eternulo.
Jere Esperant 51:54  Kriado estas aŭdata el Babel, kaj granda lamentado el la lando de la Ĥaldeoj;
Jere Esperant 51:55  ĉar la Eternulo ruinigas Babelon kaj pereigas ĝin kun ĝia granda bruo; iliaj ondoj bruas kiel granda akvo, aŭdiĝas ilia malkvieta voĉo.
Jere Esperant 51:56  Ĉar venos sur ĝin, sur Babelon, ruiniganto, kaj kaptitaj estos ĝiaj herooj, rompitaj estos iliaj pafarkoj; ĉar la Eternulo, Dio de repagado, nepre repagos.
Jere Esperant 51:57  Mi ebriigos ĝiajn eminentulojn, saĝulojn, komandantojn, estrojn, kaj heroojn, kaj ili ekdormos per eterna dormo kaj ne vekiĝos, diras la Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.
Jere Esperant 51:58  Tiele diras la Eternulo Cebaot: La larĝaj muregoj de Babel estos subfositaj, kaj ĝiaj altaj pordegoj estos forbruligitaj per fajro; kaj vana fariĝos la penado de la popoloj, kaj gentoj estos lacigintaj sin por fajro.
Jere Esperant 51:59  Jen estas la vorto, kiun ordonis la profeto Jeremia al Seraja, filo de Nerija, filo de Maĥseja, kiam tiu iris kun Cidkija, reĝo de Judujo, en Babelon, en la kvara jaro de lia reĝado; Seraja estis la ripozejestro.
Jere Esperant 51:60  Kaj Jeremia enskribis en unu libron la tutan malbonon, kiu venos sur Babelon, ĉiujn tiujn vortojn, skribitajn pri Babel.
Jere Esperant 51:61  Kaj Jeremia diris al Seraja: Kiam vi venos en Babelon, tiam rigardu kaj tralegu ĉiujn tiujn vortojn,
Jere Esperant 51:62  kaj diru: Ho Eternulo! Vi diris pri ĉi tiu loko, ke Vi ekstermos ĝin tiel, ke estos en ĝi neniu loĝanto, nek homo, nek bruto, sed ĝi estos eterna dezerto.
Jere Esperant 51:63  Kaj kiam vi finos la legadon de ĉi tiu libro, alligu al ĝi ŝtonon, kaj ĵetu ĝin en la mezon de Eŭfrato;
Jere Esperant 51:64  kaj diru: Tiele dronos Babel, kaj ĝi ne releviĝos de la malfeliĉo, kiun Mi venigos sur ĝin, kaj ili pereos. Ĝis ĉi tie estas la vortoj de Jeremia.