Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I PETER
1 2 3 4 5
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 4
I Pe Esperant 4:1  Ĉar Kristo do suferis en la karno, vi ankaŭ armu vin per la sama intenco; ĉar la suferinto en la karno apartiĝis de pekoj;
I Pe Esperant 4:2  por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laŭ la voluptoj de homoj, sed laŭ la volo de Dio.
I Pe Esperant 4:3  Ĉar la tempo pasinta sufiĉas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;
I Pe Esperant 4:4  en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de diboĉado, kaj ili kalumnias vin;
I Pe Esperant 4:5  ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
I Pe Esperant 4:6  Ĉar por tio ankaŭ la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe juĝitaj laŭ homoj, sed spirite vivu laŭ Dio.
I Pe Esperant 4:7  Sed la fino de ĉio alproksimiĝas; prudentiĝu do, kaj sobriĝu por preĝoj;
I Pe Esperant 4:8  antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj;
I Pe Esperant 4:10  laŭmezure, kiel ĉiu ricevis donacon, tiel ĝin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;
I Pe Esperant 4:11  se iu parolas, li parolu kvazaŭ orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaŭ el la forto, kiun Dio provizas; por ke en ĉio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.
I Pe Esperant 4:12  Amataj, ne surpriziĝu pri la fajrego ĉe vi okazanta por provi vin, kvazaŭ io stranga okazus ĉe vi;
I Pe Esperant 4:13  sed laŭ tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju; por ke ankaŭ en la elmontro de lia gloro vi ĝoju ravege.
I Pe Esperant 4:14  Se vi estas riproĉataj pro la nomo de Kristo, feliĉegaj vi estas; ĉar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.
I Pe Esperant 4:15  Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aŭ ŝtelisto, aŭ malbonfarinto, aŭ kiel sintrudanto en malpropraj aferoj;
I Pe Esperant 4:16  sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.
I Pe Esperant 4:17  Ĉar jam venis la tempo por la komenco de la juĝo ĉe la domo de Dio; kaj se ĝi komenciĝas ĉe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?
I Pe Esperant 4:18  Kaj se justulo apenaŭ saviĝas, kie aperos malpiulo kaj pekulo?
I Pe Esperant 4:19  Tial ankaŭ tiuj, kiuj suferas laŭ la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.