Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
II TIMOTHY
1 2 3 4
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 3
II T Esperant 3:1  Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos danĝeraj tempoj.
II T Esperant 3:2  Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj,
II T Esperant 3:3  neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj,
II T Esperant 3:4  perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion;
II T Esperant 3:5  havante ŝajnon de pieco, sed neinte ĝian potencon; de ĉi tiuj ankaŭ vin forturnu.
II T Esperant 3:6  Ĉar el ĉi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsaĝajn virinojn, ŝarĝitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj,
II T Esperant 3:7  ĉiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero.
II T Esperant 3:8  Kaj kiel Janes kaj Jambres kontraŭstaris al Moseo, tiel same ĉi tiuj ankaŭ kontraŭstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj.
II T Esperant 3:9  Sed ili ne plu iros antaŭen; ĉar ilia malsaĝeco evidentiĝos al ĉiuj, kiel ankaŭ fariĝis ĉe tiuj.
II T Esperant 3:10  Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon,
II T Esperant 3:11  persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antioĥia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el ĉio tio la Sinjoro min savis.
II T Esperant 3:12  Jes, kaj ĉiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj.
II T Esperant 3:13  Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj ĉiam iros antaŭen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj.
II T Esperant 3:14  Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certiĝis, sciante, de kiu vi ĝin lernis,
II T Esperant 3:15  kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.
II T Esperant 3:16  Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco;
II T Esperant 3:17  por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro.