JOEL
Chapter 1
Joel | Esperant | 1:2 | Aŭskultu ĉi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho ĉiuj loĝantoj de la lando! Ĉu estis ĉi tio en via tempo, aŭ en la tempo de viaj patroj? | |
Joel | Esperant | 1:3 | Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio. | |
Joel | Esperant | 1:4 | Kio restis de la raŭpoj, tion manĝis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion manĝis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion manĝis la vermoj. | |
Joel | Esperant | 1:5 | Vekiĝu, ho ebriuloj, kaj ploru, ĝemu vi, ĉiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via buŝo. | |
Joel | Esperant | 1:6 | Ĉar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; ĝiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino ĝi havas. | |
Joel | Esperant | 1:7 | Ĝi dezertigis mian vinberujon, ĉirkaŭŝiris mian figarbon, tute senŝeligis ĝin kaj forĵetis; blankiĝis ĝiaj branĉoj. | |
Joel | Esperant | 1:9 | For estas la farunoferoj kaj verŝoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo. | |
Joel | Esperant | 1:10 | Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; ĉar ekstermita estas la greno, elsekiĝis la mosto, velkis la olivoj. | |
Joel | Esperant | 1:11 | Konsternitaj estas la plugistoj, plorĝemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo. | |
Joel | Esperant | 1:12 | Elsekiĝis la vinberbranĉo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, ĉiuj arboj de la kampo elsekiĝis; malaperis gajeco ĉe la homoj. | |
Joel | Esperant | 1:13 | Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; ĝemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kuŝu en sakaĵoj, ho servistoj de mia Dio; ĉar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj verŝoferoj. | |
Joel | Esperant | 1:14 | Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj ĉiujn loĝantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo: | |
Joel | Esperant | 1:15 | Ho ve, kia tago! Ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo ĝi venos de la Plejpotenculo. | |
Joel | Esperant | 1:16 | Antaŭ niaj okuloj ja malaperis la manĝaĵo, el la domo de nia Dio la ĝojo kaj gajeco. | |
Joel | Esperant | 1:17 | Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malpleniĝis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, ĉar la greno difektiĝis. | |
Joel | Esperant | 1:18 | Ho, kiel ĝemas la brutoj, kiel suferas la bovaroj! ĉar ili ne havas paŝtaĵon; ankaŭ la ŝafaroj turmentiĝas. | |
Joel | Esperant | 1:19 | Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo. | |