REVELATION OF JOHN
Chapter 16
Reve | Esperant | 16:1 | Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la templo, dirantan al la sep anĝeloj: Iru, kaj elverŝu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio. | |
Reve | Esperant | 16:2 | Kaj la unua foriris, kaj elverŝis sian pelvon sur la teron; kaj fariĝis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis la markon de la besto kaj kiuj adorkliniĝis al ĝia bildo. | |
Reve | Esperant | 16:3 | Kaj la dua elverŝis sian pelvon en la maron; kaj fariĝis sango, kiel de mortinto; kaj mortis ĉiu vivanta estaĵo en la maro. | |
Reve | Esperant | 16:4 | Kaj la tria elverŝis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj fariĝis sango. | |
Reve | Esperant | 16:5 | Kaj mi aŭdis la anĝelon de la akvoj dirantan: Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, ĉar Vi tiele juĝis; | |
Reve | Esperant | 16:6 | ĉar ili elverŝis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas. | |
Reve | Esperant | 16:7 | Kaj mi aŭdis la altaron dirantan: Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj juĝoj. | |
Reve | Esperant | 16:8 | Kaj la kvara elverŝis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al ĝi brulvundi homojn per fajro. | |
Reve | Esperant | 16:9 | Kaj la homoj brulvundiĝis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron. | |
Reve | Esperant | 16:10 | Kaj la kvina elverŝis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj ĝia regno mallumiĝis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego, | |
Reve | Esperant | 16:11 | kaj ili blasfemis la Dion de la ĉielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj. | |
Reve | Esperant | 16:12 | Kaj la sesa elverŝis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Eŭfrato; kaj ĝia akvo forsekiĝis, por ke pretiĝu la vojo de la reĝoj, kiuj venas el la sunleviĝejo. | |
Reve | Esperant | 16:13 | Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaŭ ranojn, elirantaj el la buŝo de la drako, kaj el la buŝo de la besto, kaj el la buŝo de la falsa profeto; | |
Reve | Esperant | 16:14 | ĉar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la reĝoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca. | |
Reve | Esperant | 16:15 | (Jen mi venas kvazaŭ ŝtelisto. Feliĉa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.) | |
Reve | Esperant | 16:17 | Kaj la sepa anĝelo elverŝis sian pelvon sur la aeron; kaj eliris granda voĉo el la templo, for de la trono, dirante: Fariĝis! | |
Reve | Esperant | 16:18 | kaj okazis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj; kaj okazis granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estiĝis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda. | |
Reve | Esperant | 16:19 | Kaj la granda urbo disiĝis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaŭ Dio, por doni al ĝi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero. | |