TITUS
Chapter 1
Titu | Esperant | 1:1 | Paŭlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laŭ la fido de la elektitoj de Dio, kaj laŭ la scio de la vero, kiu estas laŭ pieco, | |
Titu | Esperant | 1:2 | kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj, | |
Titu | Esperant | 1:3 | sed ĝustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto; | |
Titu | Esperant | 1:4 | al Tito, mia vera filo laŭ komuna fido: Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto. | |
Titu | Esperant | 1:5 | Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi aranĝu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en ĉiu urbo, kiel mi ordonis al vi; | |
Titu | Esperant | 1:6 | se iu troviĝas neriproĉebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri diboĉo, nek ribelemaj. | |
Titu | Esperant | 1:7 | Ĉar episkopo devas esti sen riproĉo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon; | |
Titu | Esperant | 1:9 | tenanta la fidelan vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn. | |
Titu | Esperant | 1:10 | Ĉar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido, | |
Titu | Esperant | 1:11 | kies buŝoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenaĵojn por malhonora gajno. | |
Titu | Esperant | 1:12 | Unu el ili, profeto samnacia, diris: La Kretanoj ĉiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj manĝeguloj. | |
Titu | Esperant | 1:14 | ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero. | |
Titu | Esperant | 1:15 | Ĉe la puraj, ĉio estas pura; sed ĉe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj. | |