Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I JOHN
1 2 3 4 5
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 4
I Jo Esperant 4:1  Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon.
I Jo Esperant 4:2  Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio: ĉiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio;
I Jo Esperant 4:3  kaj ĉiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj ĉi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi aŭdis, ke ĝi venas; kaj nun ĝi jam estas en la mondo.
I Jo Esperant 4:4  Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; ĉar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo.
I Jo Esperant 4:5  Ili estas el la mondo; pro tio ili parolas laŭ la mondo, kaj la mondo ilin aŭskultas.
I Jo Esperant 4:6  Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin aŭskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne aŭskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.
I Jo Esperant 4:7  Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas.
I Jo Esperant 4:8  Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo.
I Jo Esperant 4:9  Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li.
I Jo Esperant 4:10  Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.
I Jo Esperant 4:11  Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian.
I Jo Esperant 4:12  Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektiĝis en ni;
I Jo Esperant 4:13  jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni: ĉar el Sia Spirito Li donis al ni.
I Jo Esperant 4:14  Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.
I Jo Esperant 4:15  En ĉiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio.
I Jo Esperant 4:16  Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.
I Jo Esperant 4:17  Jen kiel amo perfektiĝis ĉe ni: ke ni havu kuraĝon en la tago de juĝo; ĉar ĝuste kia li estas, tiaj ankaŭ ni estas en ĉi tiu mondo.
I Jo Esperant 4:18  Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektiĝas en amo.
I Jo Esperant 4:20  Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton-tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis.
I Jo Esperant 4:21  Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.