Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
II CORINTHIANS
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13
Prev Up Next
Chapter 6
II C Esperant 6:1  Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaŭ, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio
II C Esperant 6:2  (ĉar Li diris: En tempo de favoro Mi aŭskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo);
II C Esperant 6:3  ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon;
II C Esperant 6:4  sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj,
II C Esperant 6:5  en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,
II C Esperant 6:6  en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,
II C Esperant 6:7  en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armaĵo de justeco dekstre kaj maldekstre,
II C Esperant 6:8  per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;
II C Esperant 6:9  kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;
II C Esperant 6:10  kiel dolorplenaj, tamen ĉiam ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj ĉion.
II C Esperant 6:11  Nia buŝo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita.
II C Esperant 6:12  Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internaĵoj.
II C Esperant 6:13  Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaŭ estu plivastigitaj.
II C Esperant 6:14  Ne estiĝu kunjuguloj maltaŭge kun nekredantoj; ĉar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aŭ kian komunaĵon havas lumo kun mallumo?
II C Esperant 6:15  Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aŭ kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?
II C Esperant 6:16  Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
II C Esperant 6:17  Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tuŝu malpuraĵon; Kaj Mi vin akceptos,
II C Esperant 6:18  Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.