ISAIAH
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
Chapter 34
| Isai | Esperant | 34:1 | Alproksimiĝu, popoloj, por aŭskulti; kaj atentu, ho gentoj; aŭskultu la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj produktoj. | |
| Isai | Esperant | 34:2 | Ĉar indignas la Eternulo kontraŭ ĉiuj popoloj kaj flame koleras kontraŭ ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al buĉado. | |
| Isai | Esperant | 34:3 | Kaj iliaj mortigitoj estos disĵetitaj, kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj trapenetriĝos de ilia sango. | |
| Isai | Esperant | 34:4 | Kaj velkos la tuta estaĵaro de la ĉielo, kaj la ĉielo kuneruliĝos kiel skribrulaĵo; kaj ĝia tuta estaĵaro defalos, kiel defalas folio de vinberbranĉo kaj velkintaĵo de figarbo. | |
| Isai | Esperant | 34:5 | Ĉar Mia glavo ebriiĝis en la ĉielo; jen ĝi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari juĝon. | |
| Isai | Esperant | 34:6 | La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasiĝis de sebo, de sango de ŝafoj kaj kaproj, de sebo de ŝafaj renoj; ĉar buĉoferadon la Eternulo aranĝos en Bocra kaj grandan buĉadon en la lando de Edom. | |
| Isai | Esperant | 34:7 | Kaj falos bubaloj kun ili, kaj bovoj junaj kun bovoj grasigitaj, kaj ilia tero estos saturita de sango, kaj ilia polvo estos grasigita de sebo. | |
| Isai | Esperant | 34:8 | Ĉar tio estas tago de venĝo de la Eternulo, jaro de repago pro la juĝafero de Cion. | |
| Isai | Esperant | 34:9 | Kaj liaj riveroj aliformiĝos en peĉon kaj lia polvo en sulfuron, kaj lia tero fariĝos brulanta peĉo. | |
| Isai | Esperant | 34:10 | Nek tage nek nokte ĝi estingiĝos, eterne leviĝados ĝia fumo; de generacio al generacio ĝi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur ĝi. | |
| Isai | Esperant | 34:11 | Ekposedos ĝin pelikano kaj botaŭro, kaj gufo kaj korvo loĝos sur ĝi; kaj Li etendos super ĝi rektoŝnuron de ruinigo kaj vertikalon de detruo. | |
| Isai | Esperant | 34:12 | Ĝi ne havos potenculojn, kiuj povus tie proklami regnon, kaj ĉiuj ĝiaj princoj malaperos. | |
| Isai | Esperant | 34:13 | Kaj en ĝiaj palacoj kreskos dornoj kaj urtikoj, kaj sur ĝiaj fortikaĵoj kreskos pikarbustoj; kaj ĝi estos loĝejo de ŝakaloj, spaco por strutoj. | |
| Isai | Esperant | 34:14 | Kaj renkontiĝos tie sovaĝaj katoj kun sovaĝaj hundoj, kaj virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por si ripozejon. | |
| Isai | Esperant | 34:15 | Tie nestos saltanta serpento kaj metos ovojn kaj kovos kaj kolektos en sia ombro; tie milvoj kolektiĝos unu al alia. | |
| Isai | Esperant | 34:16 | Serĉu en la libro de la Eternulo, kaj legu: eĉ unu el ili ne mankos, unu ne sentos foreston de alia; ĉar Lia buŝo tion ordonis kaj Lia spirito tion kolektas. | |