ISAIAH
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
Chapter 28
Isai | Esperant | 28:1 | Ve al la fiera krono de la ebriuloj de Efraim! ilia bela majesto estas velkinta floro; sur la supro de grasa kampo ili estas senkonsciigitaj de vino. | |
Isai | Esperant | 28:2 | Jen la Sinjoro havas fortulon kaj potenculon; kiel hajla pluvego, kiel pereiga ventego, kiel inundo de forta disverŝiĝinta akvo, li potence ĵetos ilin sur la teron. | |
Isai | Esperant | 28:4 | Kaj ilia bela majesto fariĝos velkinta floro sur la supro de grasa kampo, kiel figo antaŭ la somero; kiam la vidanto ĝin ekvidas, li, apenaŭ preninte ĝin en la manon, tuj ĝin englutas. | |
Isai | Esperant | 28:5 | En tiu tago la Eternulo Cebaot estos majesta krono kaj bela diademo por la restaĵo de Sia popolo, | |
Isai | Esperant | 28:6 | kaj spirito de justeco por la sidantoj en la juĝejo, kaj forto por tiuj, kiuj rebatas la batalon al la pordego. | |
Isai | Esperant | 28:7 | Sed ankaŭ ĉi tiuj ŝanceliĝas de vino kaj balanciĝas de drinkaĵo; pastro kaj profeto ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas de vino, vagas pro drinkaĵo, eraras en la vidado, falpuŝiĝas ĉe la juĝa verdikto. | |
Isai | Esperant | 28:9 | Al kiu li instruas scion, kaj al kiu li aŭdigas predikon? ĉu al forprenitaj for de lakto, al demamigitoj? | |
Isai | Esperant | 28:10 | Ĉar ordono post ordono, ordono post ordono; regulo post regulo, regulo post regulo; iom tie, iom ĉi tie. | |
Isai | Esperant | 28:12 | Tiu, kiu diris al ili: Jen estas ripozejo, lasu la laculon ripozi; kaj jen estas trankviligo; sed ili ne volis aŭskulti. | |
Isai | Esperant | 28:13 | Kaj aperos al ili la vorto de la Eternulo, ordono post ordono, ordono post ordono, regulo post regulo, regulo post regulo, iom tie, iom ĉi tie; por ke ili iru kaj falu dorsen kaj rompiĝu kaj enretiĝu kaj kaptiĝu. | |
Isai | Esperant | 28:14 | Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, vi, mokistoj, regantoj de tiu popolo, kiu estas en Jerusalem. | |
Isai | Esperant | 28:15 | Ĉar vi diras: Ni faris interligon kun la morto, kaj kun Ŝeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, ĝi nin ne atingos, ĉar mensogon ni faris nia rifuĝejo kaj per malvero ni nin kovros. | |
Isai | Esperant | 28:16 | Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi por fundamento kuŝigas ŝtonon en Cion, ŝtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviliĝu. | |
Isai | Esperant | 28:17 | Kaj Mi faros justecon la mezurŝnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifuĝejon de mensogo, kaj la kaŝejon forportos akvo. | |
Isai | Esperant | 28:18 | Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun Ŝeol ne teniĝos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de ĝi. | |
Isai | Esperant | 28:19 | Ĉiufoje, kiam ĝi trairos, ĝi kaptos vin; ĉar ĉiutage ĝi trairos, tage kaj nokte, kaj terura estos la klarigo, kiun ĝi donos. | |
Isai | Esperant | 28:20 | Ĉar tro mallonga estos la lito, por sin etendi; kaj la litkovrilo estos tro mallarĝa, por sin enkovri. | |
Isai | Esperant | 28:21 | Ĉar la Eternulo leviĝos, kiel sur la monto Peracim, Li koleros, kiel en la valo Gibeona, por plenumi Sian faron, Sian eksterordinaran faron, kaj fari Sian laboron, Sian eksterordinaran laboron. | |
Isai | Esperant | 28:22 | Kaj nun ne moku, por ke viaj katenoj ne plifortiĝu; ĉar mi aŭdis, ke de la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tio estas neŝanĝeble decidita pri la tuta lando. | |
Isai | Esperant | 28:25 | Kiam li ebenigis ĝian supraĵon, li disŝutas ja nigelon kaj disĵetas kuminon kaj metas tritikon laŭ vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton ĉe la limoj. | |
Isai | Esperant | 28:27 | Ĉar ne per fera draŝilo oni draŝas nigelon, kaj oni ne rulas radon de ĉaro sur kumino; sed per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon per vergo. | |
Isai | Esperant | 28:28 | Greno estas draŝata; sed ne eterne oni ĝin draŝas; oni frapas ĝin per la rado de sia ĉaro, sed per siaj ĉevaloj oni ĝin ne dispremas. | |