JAMES
Chapter 3
Jame | Esperant | 3:1 | Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos pli severan juĝon. | |
Jame | Esperant | 3:2 | Ĉar multokaze ni ĉiuj falpuŝiĝas. Se iu ne falpuŝiĝas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaŭ la tutan korpon. | |
Jame | Esperant | 3:3 | Se ni al la ĉevaloj enmetas la bridojn en la buŝojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaŭ ĉirkaŭturnas ilian tutan korpon. | |
Jame | Esperant | 3:4 | Jen ankaŭ la ŝipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turniĝadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas. | |
Jame | Esperant | 3:5 | Tiel ankaŭ la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandaĵojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero! | |
Jame | Esperant | 3:6 | Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena. | |
Jame | Esperant | 3:7 | Ĉar ĉiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampaĵoj kaj enmaraĵoj la homa raso al si subigas kaj subigis; | |
Jame | Esperant | 3:8 | sed la langon neniu povas subigi; ĝi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno. | |
Jame | Esperant | 3:9 | Per ĝi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per ĝi ni malbenas homojn, faritajn laŭ la bildo de Dio; | |
Jame | Esperant | 3:12 | ĉu figarbo, miaj fratoj, povas doni olivojn, aŭ vinberarbo figojn? kaj sala akvo ne donas dolĉaĵon. | |
Jame | Esperant | 3:13 | Kiu inter vi estas saĝa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de saĝeco. | |
Jame | Esperant | 3:14 | Sed se vi havas akran ĵaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraŭ la vero. | |
Jame | Esperant | 3:17 | Sed la saĝeco, kiu estas de supre, estas unue ĉasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco. | |