Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JAMES
1 2 3 4 5
Prev Up Next
Chapter 1
Jame Esperant 1:1  Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la dek du triboj, kiuj estas dispelitaj: Saluton!
Jame Esperant 1:2  Rigardu ĉion kiel ĝojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn,
Jame Esperant 1:3  sciante, ke la provado de via fido faras paciencon.
Jame Esperant 1:4  Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.
Jame Esperant 1:5  Sed se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata.
Jame Esperant 1:6  Sed li petu en fido, neniel dubante; ĉar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan.
Jame Esperant 1:7  Ĉar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro-
Jame Esperant 1:8  duoblanima homo, ŝanceliĝa en ĉiuj siaj vojoj.
Jame Esperant 1:10  kaj la riĉulo pri sia humiliĝo; ĉar kiel floro de herbo li forpasos.
Jame Esperant 1:11  Ĉar la suno leviĝas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj ĝia floro falas, kaj la gracio de ĝia formo pereas; tiel ankaŭ la riĉulo velkos en siaj vojoj.
Jame Esperant 1:12  Feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton; ĉar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.
Jame Esperant 1:13  Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun;
Jame Esperant 1:14  sed ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata.
Jame Esperant 1:15  Tiam la dezirado, gravediĝinte, naskas pekon; kaj la peko, maturiĝinte, naskas morton.
Jame Esperant 1:17  Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, ĉe kiu ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de sinturnado.
Jame Esperant 1:18  Laŭ Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaŭ unuaaĵo de Liaj kreitaĵoj.
Jame Esperant 1:19  Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;
Jame Esperant 1:20  ĉar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.
Jame Esperant 1:21  Tial, formetinte ĉian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.
Jame Esperant 1:22  Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem.
Jame Esperant 1:23  Ĉar se iu estas aŭskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo;
Jame Esperant 1:24  ĉar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis.
Jame Esperant 1:25  Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan leĝon, la leĝon de libereco, kaj tiel restas, ne estante aŭskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.
Jame Esperant 1:26  Se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.
Jame Esperant 1:27  Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.