I JOHN
Chapter 5
I Jo | Esperant | 5:1 | Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskiĝis el Dio; kaj ĉiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaŭ la naskiton el Li. | |
I Jo | Esperant | 5:2 | Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn. | |
I Jo | Esperant | 5:3 | Ĉar jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj. | |
I Jo | Esperant | 5:4 | Ĉar ĉio, kio el Dio naskiĝis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. | |
I Jo | Esperant | 5:5 | Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio? | |
I Jo | Esperant | 5:6 | Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango. | |
I Jo | Esperant | 5:8 | Ĉar tri estas la atestantoj: la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas. | |
I Jo | Esperant | 5:9 | Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; ĉar jen estas la atesto de Dio: ke Li atestis pri Sia Filo. | |
I Jo | Esperant | 5:10 | Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo. | |
I Jo | Esperant | 5:11 | Kaj jen estas la atesto: ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo. | |
I Jo | Esperant | 5:12 | Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas. | |
I Jo | Esperant | 5:13 | Ĉi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio. | |
I Jo | Esperant | 5:14 | Kaj jen estas la kuraĝo, kiun ni havas antaŭ Li: ke se ni ion petas laŭ lia volo, Li nin aŭskultas; | |
I Jo | Esperant | 5:15 | kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin aŭskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li. | |
I Jo | Esperant | 5:16 | Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu. | |
I Jo | Esperant | 5:18 | Ni scias, ke ĉiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tuŝas. | |
I Jo | Esperant | 5:20 | Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna. | |