Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ECCLESIASTES
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 4
Eccl Esperant 4:1  Kaj mi returniĝis, kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
Eccl Esperant 4:2  Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun;
Eccl Esperant 4:3  kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.
Eccl Esperant 4:4  Mi vidis ankaŭ, ke ĉia laboro kaj ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ alia; kaj ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
Eccl Esperant 4:5  Malsaĝulo kunmetas siajn manojn, kaj formanĝas sian korpon.
Eccl Esperant 4:6  Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo.
Eccl Esperant 4:7  Kaj denove mi turniĝis, kaj vidis vantaĵon sub la suno:
Eccl Esperant 4:8  jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? Ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero.
Eccl Esperant 4:9  Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.
Eccl Esperant 4:10  Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.
Eccl Esperant 4:11  Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmiĝos?
Eccl Esperant 4:12  Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ kontraŭstaros lin; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos.
Eccl Esperant 4:13  Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion.
Eccl Esperant 4:14  Iu el malliberejo eliris, kaj fariĝis reĝo; alia por reĝeco naskiĝis, kaj tamen estas malriĉa.
Eccl Esperant 4:15  Mi vidis, ke ĉiu vivanto iras sub la suno kun la junulo: ĝi estas la alia, kiu okupos lian lokon.
Eccl Esperant 4:16  Senfina estas la popolo, antaŭ kiu li estis, kaj tamen la posteuloj ne ĝojos pri li; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.