Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
II TIMOTHY
1 2 3 4
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 4
II T Esperant 4:1  Mi ordonas al vi antaŭ Dio, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;
II T Esperant 4:2  prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado.
II T Esperant 4:3  Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj deziroj;
II T Esperant 4:4  kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.
II T Esperant 4:5  Sed vi estu sobra en ĉio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.
II T Esperant 4:6  Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro.
II T Esperant 4:7  Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;
II T Esperant 4:8  de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj amis lian aperon.
II T Esperant 4:10  ĉar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.
II T Esperant 4:11  Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, ĉar li utilas al mi por la servado.
II T Esperant 4:13  La mantelon, kiun mi lasis en Troas ĉe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn.
II T Esperant 4:14  Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laŭ liaj faroj;
II T Esperant 4:15  kontraŭ li vi ankaŭ vin gardu, ĉar li multege kontraŭstaris al niaj vortoj.
II T Esperant 4:16  Ĉe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed ĉiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraŭ ili.
II T Esperant 4:17  Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke ĉiuj nacianoj aŭdu; kaj mi forsaviĝis el la buŝo de la leono.
II T Esperant 4:18  La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
II T Esperant 4:19  Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo.
II T Esperant 4:20  Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto.
II T Esperant 4:21  Klopodu veni antaŭ la vintro. Salutas vin Eŭbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klaŭdia kaj ĉiuj fratoj.
II T Esperant 4:22  La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.