MARK
Chapter 16
Mark | Esperant | 16:1 | Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin. | |
Mark | Esperant | 16:2 | Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis. | |
Mark | Esperant | 16:4 | kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la ŝtono estas derulita; ĉar ĝi estis tre granda. | |
Mark | Esperant | 16:5 | Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis. | |
Mark | Esperant | 16:6 | Sed li diris al ili: Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin! | |
Mark | Esperant | 16:7 | Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi. | |
Mark | Esperant | 16:8 | Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, ĉar ili timis. | |
Mark | Esperant | 16:9 | Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn. | |
Mark | Esperant | 16:10 | Ŝi iris, kaj sciigis ĝin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malĝojis kaj ploris. | |
Mark | Esperant | 16:12 | Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon. | |
Mark | Esperant | 16:14 | Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis ĉe manĝo, kaj riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin leviĝintan. | |
Mark | Esperant | 16:15 | Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. | |
Mark | Esperant | 16:16 | Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita. | |
Mark | Esperant | 16:17 | Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj; | |
Mark | Esperant | 16:18 | ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos. | |
Mark | Esperant | 16:19 | Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio. | |