Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PHILIPPIANS
1 2 3 4
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 3
Phil Esperant 3:1  Fine, fratoj, ĝoju en la Sinjoro. Tute ne ĝenas min al vi skribi ripete, kaj por vi tio estas sendanĝeriga.
Phil Esperant 3:2  Gardu vin kontraŭ la hundoj, gardu vin kontraŭ la malbonaguloj, gardu vin kontraŭ la karntranĉuloj;
Phil Esperant 3:3  ĉar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno;
Phil Esperant 3:4  kvankam mi mem povas havi fidon al la karno; se iu alia pretendas fidi la karnon, mi ja pli efektive;
Phil Esperant 3:5  cirkumcidita la okan tagon, el la raso Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate la leĝon, Fariseo;
Phil Esperant 3:6  rilate fervoron, persekutanto de la eklezio; rilate la justecon, kiu fariĝas per la leĝo, senkulpa.
Phil Esperant 3:7  Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo.
Phil Esperant 3:8  Kaj efektive mi rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de ĉio, kaj rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston,
Phil Esperant 3:9  kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la leĝo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;
Phil Esperant 3:10  por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformiĝinte al lia morto,
Phil Esperant 3:11  se mi povos iel atingi la releviĝon el la mortintoj.
Phil Esperant 3:12  Ne kvazaŭ mi jam trafis, aŭ jam perfektiĝis; sed mi min pelas antaŭen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo.
Phil Esperant 3:13  Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion, kio estas malantaŭe, kaj strebante al tio, kio estas antaŭe,
Phil Esperant 3:14  mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo.
Phil Esperant 3:15  Ĉiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaŭ Dio malkaŝos al vi;
Phil Esperant 3:16  sed ĉiaokaze, laŭ tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.
Phil Esperant 3:17  Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon.
Phil Esperant 3:18  Ĉar iradas multaj, pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun eĉ plorante diras, ke ili estas malamikoj de la kruco de Kristo;
Phil Esperant 3:19  ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surteraĵojn.
Phil Esperant 3:20  Ĉar nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,
Phil Esperant 3:21  kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro, laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.