PHILIPPIANS
Chapter 4
Phil | Esperant | 4:1 | Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia ĝojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj. | |
Phil | Esperant | 4:3 | Kaj mi petegas vin ankaŭ, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, ĉar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo. | |
Phil | Esperant | 4:6 | Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. | |
Phil | Esperant | 4:7 | Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo. | |
Phil | Esperant | 4:8 | Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu. | |
Phil | Esperant | 4:9 | Kion vi lernis kaj ricevis kaj aŭdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi. | |
Phil | Esperant | 4:10 | Sed mi forte ĝojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo. | |
Phil | Esperant | 4:11 | Tamen mi ne parolas rilate bezonon; ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta. | |
Phil | Esperant | 4:12 | Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. | |
Phil | Esperant | 4:15 | Kaj vi mem, Filipianoj, ankaŭ scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikiĝis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj; | |
Phil | Esperant | 4:17 | Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultiĝos por via profito. | |
Phil | Esperant | 4:18 | Sed mi havas ĉion, kaj estas en abundeco; mi jam pleniĝis, ricevinte per Epafrodito vian senditaĵon, agrablan odoraĵon, oferon akceptindan, kiu plaĉas al Dio. | |
Phil | Esperant | 4:21 | Salutu ĉiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas kun mi, vin salutas. | |