EZEKIEL
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
Chapter 47
Ezek | Esperant | 47:1 | Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, ĉar la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro. | |
Ezek | Esperant | 47:2 | Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laŭ ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko. | |
Ezek | Esperant | 47:3 | Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezurŝnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la maleoloj. | |
Ezek | Esperant | 47:4 | Kaj li mezuris ankoraŭ mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta ĝis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraŭ mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la lumboj. | |
Ezek | Esperant | 47:5 | Kiam li mezuris ankoraŭ mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; ĉar la akvo estis tro alta, oni devis ĝin transnaĝi, sed transiri la torenton oni ne povis. | |
Ezek | Esperant | 47:6 | Kaj li diris al mi: Ĉu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento. | |
Ezek | Esperant | 47:7 | Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaŭ flankoj. | |
Ezek | Esperant | 47:8 | Kaj li diris al mi: Ĉi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam ĝi troviĝos en la maro, tiam saniĝos la akvo. | |
Ezek | Esperant | 47:9 | Kaj ĉiu vivanta estaĵo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, reviviĝos, kaj estos tre multe da fiŝoj; ĉar tien venos ĉi tiu akvo, kaj ĉio saniĝos kaj reviviĝos, kien venos la torento. | |
Ezek | Esperant | 47:10 | Kaj staros apud ĝi fiŝkaptistoj de En-Gedi ĝis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fiŝoj estos tiaspecaj, kiel la fiŝoj de la Granda Maro, kaj tre multe. | |
Ezek | Esperant | 47:12 | Kaj apud la torento sur ambaŭ bordoj kreskos ĉiaspecaj manĝaĵdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfiniĝos iliaj fruktoj; ĉiumonate ili donos novajn fruktojn, ĉar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel manĝaĵo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo. | |
Ezek | Esperant | 47:13 | Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas la limoj, laŭ kiuj vi devas dividi heredige la teron al la dek du triboj de Izrael: al Jozef duoblan parton. | |
Ezek | Esperant | 47:14 | Kaj dividu ĝin al ĉiuj egale; ĉar per levo de la mano Mi promesis doni ĝin al viaj patroj, tial ĉi tiu tero fariĝos via hereda posedaĵo. | |
Ezek | Esperant | 47:15 | Jen estas la limo de la lando: sur la norda rando, komencante de la Granda Maro, ĝi iras tra Ĥetlon en la direkto al Cedad; | |
Ezek | Esperant | 47:16 | tra Ĥamat, Berota, Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de Ĥamat, ĝis Ĥacer-Tiĥon, kiu troviĝas ĉe la limo de Ĥavran. | |
Ezek | Esperant | 47:17 | Kaj la limo estos de la maro ĝis Ĥacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj ĝis la norda Cafon kaj la limo de Ĥamat. Tio estas la rando norda. | |
Ezek | Esperant | 47:18 | Kaj la orientan randon mezuru inter Ĥavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laŭ Jordan, de la limo ĝis la orienta maro; tio estas la rando orienta. | |
Ezek | Esperant | 47:19 | La suda rando estas de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭ la torento ĝis la Granda Maro; tio estas la rando suda. | |
Ezek | Esperant | 47:20 | La okcidenta rando estas la Granda Maro, ĝis la komenco de Ĥamat; tio estas la rando okcidenta. | |
Ezek | Esperant | 47:22 | Kaj dividu ĝin lote al vi, kaj ankaŭ al la fremduloj, kiuj loĝas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi; ili devas esti por vi kiel indiĝenoj inter la Izraelidoj, kune kun vi ili devas ricevi lote heredan posedaĵon inter la triboj de Izrael. | |