Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
II SAMUEL
Prev Up Next
Chapter 5
II S Esperant 5:1  Kaj venis ĉiuj triboj de Izrael al David en Ĥebronon, kaj diris jene: Jen ni estas via osto kaj via karno;
II S Esperant 5:2  jam antaŭe, kiam Saul estis reĝo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.
II S Esperant 5:3  Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.
II S Esperant 5:4  La aĝon de tridek jaroj havis David, kiam li fariĝis reĝo; kvardek jarojn li reĝis.
II S Esperant 5:5  En Ĥebron li reĝis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.
II S Esperant 5:6  Kaj la reĝo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraŭ la Jebusidojn, la loĝantojn de tiu lando. Sed ili diris al David: Vi ne eniros ĉi tien, ĉar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis: David ne venos ĉi tien.
II S Esperant 5:7  Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David.
II S Esperant 5:8  Kaj David diris en tiu tago: Ĉiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras: Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.
II S Esperant 5:9  Kaj David ekloĝis en la fortikaĵo, kaj donis al ĝi la nomon: Urbo de David. Kaj David konstruis ĉirkaŭe, komencante de Milo kaj internen.
II S Esperant 5:10  Kaj David fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.
II S Esperant 5:11  Kaj Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj ĉarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David.
II S Esperant 5:12  Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.
II S Esperant 5:13  Kaj David prenis ankoraŭ kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el Ĥebron. Kaj naskiĝis al David ankoraŭ filoj kaj filinoj.
II S Esperant 5:14  Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab kaj Natan kaj Salomono
II S Esperant 5:17  Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke oni sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj eniris en la fortikaĵon.
II S Esperant 5:18  Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim.
II S Esperant 5:19  Kaj David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David: Iru, ĉar Mi certe transdonos la Filiŝtojn en vian manon.
II S Esperant 5:20  Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris: La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaŭ mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.
II S Esperant 5:21  Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.
II S Esperant 5:22  Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim.
II S Esperant 5:23  Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris: Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;
II S Esperant 5:24  kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; ĉar tiam la Eternulo eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj.
II S Esperant 5:25  Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filiŝtojn de Geba ĝis Gezer.