Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
II SAMUEL
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 22
II S Esperant 22:1  Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.
II S Esperant 22:2  Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto.
II S Esperant 22:3  Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifuĝejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco.
II S Esperant 22:4  Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
II S Esperant 22:5  Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris;
II S Esperant 22:6  La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; La retoj de la morto min atingis.
II S Esperant 22:7  En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.
II S Esperant 22:8  Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
II S Esperant 22:9  Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
II S Esperant 22:10  Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
II S Esperant 22:11  Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
II S Esperant 22:12  Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo.
II S Esperant 22:14  El la ĉielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon.
II S Esperant 22:15  Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin.
II S Esperant 22:16  Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.
II S Esperant 22:17  Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
II S Esperant 22:18  Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
II S Esperant 22:19  Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
II S Esperant 22:20  Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
II S Esperant 22:21  La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
II S Esperant 22:22  Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
II S Esperant 22:23  Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
II S Esperant 22:24  Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
II S Esperant 22:25  Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj.
II S Esperant 22:26  Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia;
II S Esperant 22:27  Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
II S Esperant 22:28  Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.
II S Esperant 22:29  Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon.
II S Esperant 22:30  Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.
II S Esperant 22:31  La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
II S Esperant 22:32  Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
II S Esperant 22:33  Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon.
II S Esperant 22:34  Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj.
II S Esperant 22:35  Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
II S Esperant 22:36  Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.
II S Esperant 22:37  Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
II S Esperant 22:38  Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
II S Esperant 22:39  Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
II S Esperant 22:40  Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
II S Esperant 22:41  Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
II S Esperant 22:42  Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
II S Esperant 22:43  Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.
II S Esperant 22:44  Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
II S Esperant 22:45  Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj.
II S Esperant 22:46  Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
II S Esperant 22:47  Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:
II S Esperant 22:48  Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn;
II S Esperant 22:49  Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
II S Esperant 22:50  Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.
II S Esperant 22:51  Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.