II SAMUEL
Chapter 22
II S | Esperant | 22:1 | Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. | |
II S | Esperant | 22:3 | Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifuĝejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco. | |
II S | Esperant | 22:7 | En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn. | |
II S | Esperant | 22:8 | Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris. | |
II S | Esperant | 22:9 | Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi. | |
II S | Esperant | 22:10 | Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj. | |
II S | Esperant | 22:11 | Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento. | |
II S | Esperant | 22:16 | Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo. | |
II S | Esperant | 22:18 | Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi. | |
II S | Esperant | 22:19 | Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno. | |
II S | Esperant | 22:20 | Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi. | |
II S | Esperant | 22:21 | La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi. | |
II S | Esperant | 22:22 | Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio. | |
II S | Esperant | 22:25 | Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj. | |
II S | Esperant | 22:31 | La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas. | |
II S | Esperant | 22:38 | Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas. | |
II S | Esperant | 22:39 | Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn. | |
II S | Esperant | 22:42 | Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili. | |
II S | Esperant | 22:43 | Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas. | |
II S | Esperant | 22:44 | Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min. | |
II S | Esperant | 22:47 | Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo: | |
II S | Esperant | 22:49 | Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo. | |