Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
EPHESIANS
1 2 3 4 5 6
Prev Up Next
Chapter 3
Ephe Esperant 3:1  Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,
Ephe Esperant 3:2  se vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi,
Ephe Esperant 3:3  ke per malkaŝo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis,
Ephe Esperant 3:4  per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo,
Ephe Esperant 3:5  kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito,
Ephe Esperant 3:6  ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,
Ephe Esperant 3:7  al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco.
Ephe Esperant 3:8  Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo;
Ephe Esperant 3:9  kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion;
Ephe Esperant 3:10  por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio,
Ephe Esperant 3:11  laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro;
Ephe Esperant 3:12  en kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.
Ephe Esperant 3:13  Pro tio mi petas, ke vi ne senfortiĝu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.
Ephe Esperant 3:14  Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro,
Ephe Esperant 3:15  el kiu ĉiu familio, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata,
Ephe Esperant 3:16  por ke Li donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;
Ephe Esperant 3:17  por ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,
Ephe Esperant 3:18  kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,
Ephe Esperant 3:19  kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.
Ephe Esperant 3:20  Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super ĉio, kion ni povas peti aŭ pensi, laŭ la potenco, kiu energias en ni,
Ephe Esperant 3:21  estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen.