Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
EPHESIANS
1 2 3 4 5 6
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 5
Ephe Esperant 5:2  kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo.
Ephe Esperant 5:3  Sed malĉasteco kaj ĉia malpureco kaj avideco ne eĉ estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;
Ephe Esperant 5:4  nek ia hontindaĵo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo.
Ephe Esperant 5:5  Ĉar vi ja scias, ke ĉiu malĉastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.
Ephe Esperant 5:6  Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.
Ephe Esperant 5:8  ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo
Ephe Esperant 5:9  (ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero),
Ephe Esperant 5:11  kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;
Ephe Esperant 5:12  ĉar estas hontinde eĉ paroli pri tio, kion ili faras sekrete.
Ephe Esperant 5:13  Sed ĉio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, ĉar ĉio elmontrata estas lumo.
Ephe Esperant 5:14  Tial estas dirite: Vekiĝu, dormanto, kaj releviĝu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.
Ephe Esperant 5:15  Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsaĝaj, sed kiel saĝaj;
Ephe Esperant 5:16  elaĉetante la tempon, ĉar malbonaj estas la tagoj.
Ephe Esperant 5:17  Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.
Ephe Esperant 5:18  Kaj ne ebriiĝu per vino, en kio estas diboĉo, sed pleniĝu per la Spirito;
Ephe Esperant 5:19  parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro,
Ephe Esperant 5:20  dankante Dion, la Patron, ĉiam pro ĉio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
Ephe Esperant 5:22  Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.
Ephe Esperant 5:23  Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.
Ephe Esperant 5:24  Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio.
Ephe Esperant 5:25  Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis,
Ephe Esperant 5:26  por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto,
Ephe Esperant 5:27  por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta.
Ephe Esperant 5:28  Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;
Ephe Esperant 5:29  ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion;
Ephe Esperant 5:31  Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.
Ephe Esperant 5:32  Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.
Ephe Esperant 5:33  Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.