EXODUS
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
Chapter 27
Exod | Esperant | 27:1 | Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj ĝia alto estu tri ulnoj. | |
Exod | Esperant | 27:2 | Kaj faru ĝiajn kornojn sur ĝiaj kvar anguloj; el ĝi elstaru ĝiaj kornoj; kaj tegu ĝin per kupro. | |
Exod | Esperant | 27:3 | Kaj faru por ĝi potojn por ĝia cindro kaj ŝovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; ĉiujn ĝiajn vazojn faru el kupro. | |
Exod | Esperant | 27:4 | Kaj faru por ĝi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj. | |
Exod | Esperant | 27:5 | Kaj metu ĝin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu ĝis la mezo de la altaro. | |
Exod | Esperant | 27:6 | Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro. | |
Exod | Esperant | 27:7 | Kaj metu ĝiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu ĉe ambaŭ flankoj de la altaro, kiam oni ĝin portos. | |
Exod | Esperant | 27:8 | Interne malplena faru ĝin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru. | |
Exod | Esperant | 27:9 | Kaj faru korton por la tabernaklo; sur la flanko suda estu kurtenoj por la korto, el tordita bisino; unu flanko havu la longon de cent ulnoj; | |
Exod | Esperant | 27:10 | kaj ĝiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el arĝento. | |
Exod | Esperant | 27:11 | Tiel same ankaŭ sur la norda flanko laŭlonge estu kurtenoj, havantaj la longon de cent ulnoj; kaj dudek kolonoj, kaj por ili dudek bazoj el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el arĝento. | |
Exod | Esperant | 27:12 | Sed laŭlarĝe de la korto, sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj; dek kolonoj, kaj por ili dek bazoj. | |
Exod | Esperant | 27:13 | Kaj laŭlarĝe de la korto, sur la flanko orienta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj. | |
Exod | Esperant | 27:14 | Kaj kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj, estu por unu latero; ankaŭ tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj. | |
Exod | Esperant | 27:15 | Kaj por la dua latero estu kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj; ankaŭ tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj. | |
Exod | Esperant | 27:16 | Kaj por la pordego de la korto estu kovrotuko, havanta la longon de dudek ulnoj, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj; kvar kolonoj, kaj por ili kvar bazoj. | |
Exod | Esperant | 27:17 | Ĉiuj kolonoj ĉirkaŭ la korto havu ligilojn el arĝento, hokojn el arĝento, kaj bazojn el kupro. | |
Exod | Esperant | 27:18 | La longo de la korto estu cent ulnoj, la larĝo ĉie kvindek, kaj la alto kvin ulnoj; ĉio estu farita el tordita bisino, kaj la bazoj estu el kupro. | |
Exod | Esperant | 27:19 | Ĉiuj vazoj de la tabernaklo, por ĉiuj servoj, kaj ĉiuj ĝiaj najloj kaj ĉiuj najloj de la korto, estu el kupro. | |
Exod | Esperant | 27:20 | Kaj vi ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam. | |