Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
EXODUS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 21
Exod Esperant 21:1  Kaj jen estas la juĝoj, kiujn vi proponos al ili:
Exod Esperant 21:2  Se vi aĉetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa li eliru libera senpage.
Exod Esperant 21:3  Se li venis sola, li eliru sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li.
Exod Esperant 21:4  Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj ŝi naskis al li filojn aŭ filinojn, tiam la edzino kaj ŝiaj infanoj restu ĉe sia sinjoro, kaj li eliru sola.
Exod Esperant 21:5  Sed se la sklavo diros: Mi amas mian sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas liberiĝi;
Exod Esperant 21:6  tiam lia sinjoro alkonduku lin antaŭ la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aŭ apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por ĉiam.
Exod Esperant 21:7  Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, ŝi ne eliru kiel eliras la sklavoj.
Exod Esperant 21:8  Se ŝi ne plaĉas al sia sinjoro, al kiu ŝi estis fordonita, tiam li donu al ŝi la eblon elaĉetiĝi; al fremda popolo ŝin vendi li ne havas la rajton, ĉar li kondutis ne honeste kontraŭ ŝi.
Exod Esperant 21:9  Se iu transdonos ŝin al sia filo, li agu kun ŝi laŭ la rajto de filinoj.
Exod Esperant 21:10  Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutraĵo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al ŝi.
Exod Esperant 21:11  Kaj se tiujn tri aferojn li ne faros por ŝi, tiam ŝi eliru senpage, sen elaĉeto.
Exod Esperant 21:12  Se iu batos homon kaj tiu mortos, li estu mortigita.
Exod Esperant 21:13  Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio puŝis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri.
Exod Esperant 21:14  Sed se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam eĉ de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu.
Exod Esperant 21:15  Kiu batas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
Exod Esperant 21:16  Kaj se iu ŝtelas homon por vendi lin, aŭ oni trovas tiun en lia mano, li devas esti mortigita.
Exod Esperant 21:17  Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
Exod Esperant 21:18  Se homoj kverelos, kaj unu batos la alian per ŝtono aŭ per pugno kaj tiu ne mortos, sed devos kuŝi en lito:
Exod Esperant 21:19  se li leviĝos kaj irados ekstere per apogilo, tiam la batinto estu senkulpa; li nur kompensu al li lian malliberigitecon kaj zorgu pri lia kuracado.
Exod Esperant 21:20  Se iu batos sian sklavon aŭ sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni;
Exod Esperant 21:21  sed se tiu restos viva dum unu aŭ du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; ĉar tio estas lia mono.
Exod Esperant 21:22  Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj ŝi abortos, sed ne fariĝos malfeliĉo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu ĝin laŭ decido de juĝantoj.
Exod Esperant 21:23  Sed se fariĝos malfeliĉo, tiam donu animon pro animo,
Exod Esperant 21:24  okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo,
Exod Esperant 21:25  bruldifekton pro bruldifekto, vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo.
Exod Esperant 21:26  Kaj se iu batos okulon de sia sklavo aŭ de sia sklavino kaj difektos ĝin, tiam li forliberigu tiun kompense pro la okulo.
Exod Esperant 21:27  Kaj se li elbatos denton de sia sklavo aŭ denton de sia sklavino, li forliberigu tiun kompense pro la dento.
Exod Esperant 21:28  Se bovo kornobatos viron aŭ virinon kaj tiu mortos, tiam oni ŝtonmortigu la bovon kaj ĝia viando ne estu manĝata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa.
Exod Esperant 21:29  Sed se la bovo estis kornobatema antaŭe kaj oni tion sciigis al ĝia mastro kaj li ĝin ne gardis kaj ĝi mortigis viron aŭ virinon, tiam la bovon oni ŝtonmortigu kaj ĝian mastron oni mortigu.
Exod Esperant 21:30  Se oni metos sur lin elaĉeton, tiam li donu pro sia animo tian elaĉetan sumon, kia estos metita sur lin.
Exod Esperant 21:31  Se filo aŭ filino estos kornobatita, oni agu kun li en la sama maniero.
Exod Esperant 21:32  Se iun sklavon aŭ sklavinon kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da mono devas esti pagitaj al ties mastro kaj la bovo devas esti ŝtonmortigita.
Exod Esperant 21:33  Se iu malfermos kavon, aŭ elfosos kavon, kaj ne kovros ĝin, kaj falos tien bovo aŭ azeno,
Exod Esperant 21:34  tiam la mastro de la kavo devas kompensi per mono al ĝia mastro, kaj la kadavro apartenu al li.
Exod Esperant 21:35  Se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel, ke ĝi mortos, tiam ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si egalparte la monon pro ĝi, kaj ankaŭ la kadavron ili dividu.
Exod Esperant 21:36  Sed se oni sciis, ke la bovo estis kornobatema antaŭe, kaj ĝia mastro ĝin ne gardis, tiam ili pagu bovon pro la bovo, kaj la kadavro apartenu al li.