EXODUS
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
Chapter 35
Exod | Esperant | 35:1 | Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili: Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: | |
Exod | Esperant | 35:2 | Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita. | |
Exod | Esperant | 35:4 | Kaj Moseo ekparolis al la tuta komunumo de la Izraelidoj, dirante: Jen kion ordonis la Eternulo: | |
Exod | Esperant | 35:5 | Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo: ĉiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo: oron kaj arĝenton kaj kupron, | |
Exod | Esperant | 35:7 | kaj virŝafajn felojn ruĝe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian lignon, | |
Exod | Esperant | 35:8 | kaj oleon por lumigado, kaj aromaĵojn por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj, | |
Exod | Esperant | 35:9 | kaj ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustaĵo. | |
Exod | Esperant | 35:10 | Kaj ĉiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru ĉion, kion ordonis la Eternulo: | |
Exod | Esperant | 35:11 | la tabernaklon kaj ĝian tendon kaj ĝian kovron, ĝiajn hoketojn kaj ĝiajn tabulojn, ĝiajn riglilojn, ĝiajn kolonojn kaj ĝiajn bazojn; | |
Exod | Esperant | 35:13 | la tablon kaj ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la panojn de propono; | |
Exod | Esperant | 35:14 | kaj la kandelabron por lumigi kaj ĝiajn apartenaĵojn kaj ĝiajn lucernojn kaj la oleon por lumigi; | |
Exod | Esperant | 35:15 | kaj la altaron de incensado kaj ĝiajn stangojn kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la pordan kovrotukon antaŭ la pordo de la tabernaklo; | |
Exod | Esperant | 35:16 | la altaron de bruloferoj kaj ĝian kupran kradon, ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, la lavujon kaj ĝian piedestalon; | |
Exod | Esperant | 35:17 | la kurtenojn de la korto, ĝiajn kolonojn kaj bazojn kaj la kovrotukon de la pordego de la korto; | |
Exod | Esperant | 35:19 | la oficajn vestojn por servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj. | |
Exod | Esperant | 35:21 | Kaj venis ĉiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj ĉiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la aranĝo de la tabernaklo de kunveno kaj por ĝia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj. | |
Exod | Esperant | 35:22 | Kaj venis la viroj kaj la virinoj; ĉiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj ĉiu alportis oran oferdonon al la Eternulo. | |
Exod | Esperant | 35:23 | Kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis blua teksaĵo, aŭ purpura, aŭ ruĝa, aŭ bisino, aŭ kapra lano, aŭ ŝafaj feloj ruĝaj, aŭ antilopaj feloj, alportis. | |
Exod | Esperant | 35:24 | Ĉiu, kiu oferis arĝenton aŭ kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis akacia ligno por ĉia bezono de la servado, alportis ĝin. | |
Exod | Esperant | 35:25 | Kaj ĉiu virino, kiu havis ian kompetentecon, ŝpinis kaj alportis ŝpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj ruĝan kaj bisinon. | |
Exod | Esperant | 35:27 | Kaj la princoj alportis ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustaĵo, | |
Exod | Esperant | 35:28 | kaj la aromaĵon kaj la oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj. | |
Exod | Esperant | 35:29 | Ĉiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por ĉia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo. | |
Exod | Esperant | 35:30 | Kaj Moseo diris al la Izraelidoj: Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda; | |
Exod | Esperant | 35:31 | kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per saĝo kaj prudento, kaj scio kaj per ĉia arto, | |
Exod | Esperant | 35:33 | kaj por ĉizi ŝtonojn por enkadrigo, kaj por ĉizi lignon, por fari ĉian artistan laboron. | |
Exod | Esperant | 35:34 | Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan. | |