Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
EXODUS
Prev Up Next
Chapter 5
Exod Esperant 5:1  Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.
Exod Esperant 5:2  Sed Faraono diris: Kiu estas la Eternulo, kies voĉon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.
Exod Esperant 5:3  Kaj ili diris: La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aŭ glavo.
Exod Esperant 5:4  Sed la reĝo de Egiptujo diris al ili: Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de ĝiaj laboroj? iru al viaj laboroj.
Exod Esperant 5:5  Kaj Faraono diris: Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!
Exod Esperant 5:6  Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al ĝiaj kontrolistoj, dirante:
Exod Esperant 5:7  Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel ĝis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon.
Exod Esperant 5:8  Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas ĝis nun, postulu de ili, ne malgrandigu ĝin; ĉar ili vagas senlabore, tial ili krias: Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio.
Exod Esperant 5:9  Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de ĝi kaj ne atentu mensogajn vortojn.
Exod Esperant 5:10  Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj ĝiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo: Tiel diras Faraono: Mi ne donos al vi pajlon;
Exod Esperant 5:11  iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata.
Exod Esperant 5:12  Tiam la popolo disiĝis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo.
Exod Esperant 5:13  Kaj la voktoj insistadis, dirante: Pretigu vian ĉiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon.
Exod Esperant 5:14  Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante: Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraŭ kaj hodiaŭ, kiel ĝis nun?
Exod Esperant 5:15  La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante: Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj?
Exod Esperant 5:16  Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas.
Exod Esperant 5:17  Sed li diris: Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras: Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo.
Exod Esperant 5:18  Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.
Exod Esperant 5:19  Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, ĉar estas dirite: Ne malgrandigu la ĉiutagan nombron de viaj brikoj.
Exod Esperant 5:20  Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaŭ ili, kiam ili eliris de Faraono.
Exod Esperant 5:21  Kaj ili diris al tiuj: La Eternulo rigardu vin, kaj juĝu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaŭ Faraono kaj antaŭ liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin.
Exod Esperant 5:22  Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?
Exod Esperant 5:23  De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li fariĝis pli malbona kontraŭ tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.