GENESIS
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
Chapter 48
Gene | Esperant | 48:1 | Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim. | |
Gene | Esperant | 48:2 | Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael streĉis siajn fortojn kaj sidiĝis sur la lito. | |
Gene | Esperant | 48:3 | Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min. | |
Gene | Esperant | 48:4 | Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos ĉi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedaĵon. | |
Gene | Esperant | 48:5 | Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskiĝis al vi en la lando Egipta antaŭ mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj; Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon. | |
Gene | Esperant | 48:6 | Sed viaj infanoj, kiuj naskiĝos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto. | |
Gene | Esperant | 48:7 | Kiam mi venis el Mezopotamio, mortis ĉe mi Raĥel en la lando Kanaana, dum la vojo, kiam restis ankoraŭ iom da tero ĝis Efrata; kaj mi enterigis ŝin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaŭ Bet-Leĥem. | |
Gene | Esperant | 48:9 | Kaj Jozef diris al sia patro: Ili estas miaj filoj, kiujn donis al mi Dio ĉi tie. Kaj tiu diris: Alkonduku ilin al mi, kaj mi benos ilin. | |
Gene | Esperant | 48:10 | La okuloj de Izrael malfortiĝis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj ĉirkaŭprenis ilin. | |
Gene | Esperant | 48:11 | Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizaĝon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi eĉ vian idaron. | |
Gene | Esperant | 48:13 | Kaj Jozef prenis ambaŭ, Efraimon per sia dekstra mano, kontraŭ la maldekstra de Izrael, kaj Manasen per sia maldekstra mano, kontraŭ la dekstra de Izrael, kaj alkondukis ilin al li. | |
Gene | Esperant | 48:14 | Sed Izrael etendis sian dekstran manon kaj metis ĝin sur la kapon de Efraim, kvankam li estis la pli juna, kaj sian maldekstran sur la kapon de Manase; li intence tiel faris per siaj manoj, ĉar Manase estis la unuenaskito. | |
Gene | Esperant | 48:15 | Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaŭ kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu paŝtis min de mia naskiĝo ĝis la nuna tago, | |
Gene | Esperant | 48:16 | la anĝelo, kiu savis min de ĉia malbono-Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multiĝu sur la tero. | |
Gene | Esperant | 48:17 | Jozef vidis, ke lia patro metis sian dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne plaĉis al li; kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni ĝin de la kapo de Efraim sur la kapon de Manase. | |
Gene | Esperant | 48:18 | Kaj Jozef diris al sia patro: Ne tiel, mia patro, ĉar ĉi tiu estas la unuenaskito; metu vian dekstran manon sur lian kapon. | |
Gene | Esperant | 48:19 | Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaŭ fariĝos popolo kaj li ankaŭ fariĝos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj. | |
Gene | Esperant | 48:20 | Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaŭ Manase. | |
Gene | Esperant | 48:21 | Kaj Izrael diris al Jozef: Jen mi mortas; kaj Dio estos kun vi kaj revenigos vin en la landon de viaj patroj. | |