GENESIS
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
Chapter 21
Gene | Esperant | 21:1 | Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis. | |
Gene | Esperant | 21:2 | Kaj Sara gravediĝis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris. | |
Gene | Esperant | 21:3 | Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskiĝis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak. | |
Gene | Esperant | 21:4 | Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la aĝon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio. | |
Gene | Esperant | 21:7 | Kaj ŝi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? ĉar mi naskis filon en lia maljuneco. | |
Gene | Esperant | 21:8 | Kaj la infano kreskis, kaj ĝi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita. | |
Gene | Esperant | 21:9 | Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun ĉi tiu naskis al Abraham, mokas. | |
Gene | Esperant | 21:10 | Kaj ŝi diris al Abraham: Forpelu ĉi tiun sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de ĉi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak. | |
Gene | Esperant | 21:12 | Kaj Dio diris al Abraham: Ĝi ne malplaĉu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri ĉio, kion diros al vi Sara, obeu ŝian voĉon; ĉar per Isaak oni nomos vian idaron. | |
Gene | Esperant | 21:13 | Sed ankaŭ el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, ĉar li estas via semo. | |
Gene | Esperant | 21:14 | Kaj Abraham leviĝis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante ĝin sur ŝian ŝultron, ankaŭ la infanon, kaj foririgis ŝin; kaj ŝi iris, kaj ŝi erarvagis en la dezerto Beer-Ŝeba. | |
Gene | Esperant | 21:15 | Kaj konsumiĝis la akvo de la felsako, kaj ŝi ĵetis la infanon sub unu el la arbetaĵoj. | |
Gene | Esperant | 21:16 | Kaj ŝi iris kaj sidiĝis kontraŭe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; ĉar ŝi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj ŝi sidiĝis kontraŭe, kaj ŝi komencis laŭte plori. | |
Gene | Esperant | 21:17 | Kaj Dio aŭdis la voĉon de la knabo; kaj anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, ĉar Dio aŭdis la voĉon de la knabo el la loko, kie li estas. | |
Gene | Esperant | 21:18 | Leviĝu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, ĉar grandan popolon Mi faros el li. | |
Gene | Esperant | 21:19 | Kaj Dio malfermis ŝiajn okulojn, kaj ŝi ekvidis puton kun akvo, kaj ŝi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon. | |
Gene | Esperant | 21:20 | Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandiĝis kaj loĝis en la dezerto kaj fariĝis arkpafisto. | |
Gene | Esperant | 21:21 | Kaj li loĝis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta. | |
Gene | Esperant | 21:22 | Kaj en tiu tempo Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en ĉio, kion vi faras; | |
Gene | Esperant | 21:23 | nun ĵuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi loĝas kiel fremdulo. | |
Gene | Esperant | 21:25 | Kaj Abraham riproĉis Abimeleĥon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimeleĥ. | |
Gene | Esperant | 21:26 | Kaj Abimeleĥ diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaŭ vi ne diris al mi; mi eĉ ne aŭdis pri tio ĝis hodiaŭ. | |
Gene | Esperant | 21:27 | Kaj Abraham prenis ŝafojn kaj bovojn kaj donis al Abimeleĥ, kaj ili ambaŭ starigis inter si interligon. | |
Gene | Esperant | 21:29 | Kaj Abimeleĥ diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep ŝafidoj, kiujn vi starigis aparte? | |
Gene | Esperant | 21:30 | Kaj tiu diris: Sep ŝafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton. | |
Gene | Esperant | 21:32 | Kaj ili starigis interligon en Beer-Ŝeba. Kaj Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol leviĝis kaj reiris en la landon de la Filiŝtoj. | |
Gene | Esperant | 21:33 | Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-Ŝeba, kaj preĝis tie al la Eternulo, la Dio eterna. | |