Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
GENESIS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 42
Gene Esperant 42:1  Kiam Jakob sciiĝis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas?
Gene Esperant 42:2  Kaj li diris: Mi aŭdis, ke oni vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj aĉetu por ni tie grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu.
Gene Esperant 42:3  Kaj forveturis dek fratoj de Jozef, por aĉeti grenon en Egiptujo.
Gene Esperant 42:4  Sed Benjamenon, la fraton de Jozef, Jakob ne sendis kun liaj fratoj; ĉar li timis, ke eble lin trafos malfeliĉo.
Gene Esperant 42:5  Kaj la filoj de Izrael venis, por aĉeti grenon, kune kun aliaj venintoj; ĉar estis malsato en la lando Kanaana.
Gene Esperant 42:6  Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj kliniĝis al li vizaĝaltere.
Gene Esperant 42:7  Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li ŝajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por aĉeti manĝaĵon.
Gene Esperant 42:8  Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis.
Gene Esperant 42:9  Kaj Jozef rememoris la sonĝojn, kiujn li sonĝis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
Gene Esperant 42:10  Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por aĉeti manĝaĵon.
Gene Esperant 42:11  Ni ĉiuj estas filoj de unu homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.
Gene Esperant 42:12  Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
Gene Esperant 42:13  Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.
Gene Esperant 42:14  Kaj Jozef diris al ili: Estas tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj.
Gene Esperant 42:15  Per tio mi vin elprovos: mi ĵuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el ĉi tie nur tiam, kiam venos ĉi tien via plej juna frato.
Gene Esperant 42:16  Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, ĉu vi diris la veron; se ne, tiam mi ĵuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj.
Gene Esperant 42:17  Kaj li metis ilin sub gardon por la daŭro de tri tagoj.
Gene Esperant 42:18  Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, ĉar mi havas timon antaŭ Dio.
Gene Esperant 42:19  Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi aĉetis kontraŭ la malsato.
Gene Esperant 42:20  Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruviĝu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.
Gene Esperant 42:21  Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; ĉar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne aŭskultis; por tio venis sur nin ĉi tiu sufero.
Gene Esperant 42:22  Kaj Ruben respondis al ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata.
Gene Esperant 42:23  Kaj ili ne sciis, ke Jozef komprenas; ĉar inter ili estis tradukanto.
Gene Esperant 42:24  Kaj li deturnis sin de ili kaj ekploris; poste li denove returnis sin al ili kaj parolis kun ili, kaj li prenis el inter ili Simeonon kaj ligis lin antaŭ iliaj okuloj.
Gene Esperant 42:25  Kaj Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al ĉiu en lian sakon kaj doni al ili manĝaĵon por la vojo. Tiel oni faris al ili.
Gene Esperant 42:26  Kaj ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris.
Gene Esperant 42:27  Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furaĝon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.
Gene Esperant 42:28  Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen ĝi estas en mia sako. Tiam konsterniĝis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?
Gene Esperant 42:29  Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon Kanaanan, ili rakontis al li ĉion, kio okazis al ili, dirante:
Gene Esperant 42:30  La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni malafable, kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando.
Gene Esperant 42:31  Kaj ni diris al li: Ni estas homoj honestaj, ni neniam estis spionoj;
Gene Esperant 42:32  ni estas dek du fratoj, filoj de nia patro; unu malaperis, kaj la plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana.
Gene Esperant 42:33  Tiam diris al ni la homo, kiu estas sinjoro super la lando: Per tio mi konvinkiĝos, ke vi estas homoj honestaj: unu el viaj fratoj lasu ĉe mi, kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru;
Gene Esperant 42:34  kaj venigu al mi vian plej junan fraton; tiam mi scios, ke vi ne estas spionoj, ke vi estas honestaj homoj; vian fraton mi redonos al vi, kaj vi povos negoci en la lando.
Gene Esperant 42:35  Kiam ili malplenigis siajn sakojn, montriĝis, ke ĉiu el ili havas sian ligaĵon da mono en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligaĵojn da mono, ili kaj ilia patro, kaj ili timiĝis.
Gene Esperant 42:36  Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min ĉio falis!
Gene Esperant 42:37  Tiam Ruben diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin al vi.
Gene Esperant 42:38  Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; ĉar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfeliĉo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon.