Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
GENESIS
Prev Up Next
Chapter 37
Gene Esperant 37:1  Jakob loĝis en la lando, en kiu lia patro loĝis fremdule, en la lando Kanaana.
Gene Esperant 37:2  Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef, havante la aĝon de dek sep jaroj, paŝtis kune kun siaj fratoj la brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro.
Gene Esperant 37:3  Kaj Izrael amis Jozefon pli ol ĉiujn siajn filojn, ĉar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston.
Gene Esperant 37:4  Ĉar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol ĉiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.
Gene Esperant 37:5  Jozef havis sonĝon, kaj li rakontis ĝin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraŭ pli.
Gene Esperant 37:6  Li diris al ili: Aŭskultu la sonĝon, kiun mi sonĝis:
Gene Esperant 37:7  ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo stariĝis kaj restis starante, kaj viaj garboj ĝin ĉirkaŭis kaj profunde kliniĝis antaŭ mia garbo.
Gene Esperant 37:8  Tiam liaj fratoj diris al li: Ĉu vi estos reĝo super ni? aŭ ĉu vi regos super ni? Kaj ili ankoraŭ pli ekmalamis lin pro liaj sonĝoj kaj pro liaj vortoj.
Gene Esperant 37:9  Kaj li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon kaj rakontis ĝin al siaj fratoj, kaj diris: Mi sonĝis ankoraŭ unu sonĝon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj kliniĝas antaŭ mi.
Gene Esperant 37:10  Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riproĉon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu sonĝo, kiun vi sonĝis? ĉu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por kliniĝi antaŭ vi ĝis la tero?
Gene Esperant 37:11  Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.
Gene Esperant 37:12  Liaj fratoj iris paŝti la ŝafojn de sia patro en Ŝeĥem.
Gene Esperant 37:13  Kaj Izrael diris al Jozef: Viaj fratoj paŝtas ja en Ŝeĥem; venu do, mi sendos vin al ili. Kaj tiu respondis al li: Jen mi estas.
Gene Esperant 37:14  Kaj Izrael diris al li: Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la ŝafoj, kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de Ĥebron, kaj tiu venis Ŝeĥemon.
Gene Esperant 37:15  Kaj iu viro trovis lin, kaj vidis, ke li erarvagas sur la kampo; kaj la viro demandis lin: Kion vi serĉas?
Gene Esperant 37:16  Kaj li diris: Miajn fratojn mi serĉas; diru al mi, kie ili paŝtas.
Gene Esperant 37:17  Kaj la viro diris: Ili foriris de ĉi tie; ĉar mi aŭdis, ke ili diris: Ni iru al Dotan. Kaj Jozef iris serĉi siajn fratojn, kaj trovis ilin en Dotan.
Gene Esperant 37:18  Kaj ili ekvidis lin de malproksime; kaj antaŭ ol li alproksimiĝis al ili, naskiĝis en ili la malbona intenco mortigi lin.
Gene Esperant 37:19  Kaj ili diris unu al alia: Jen tiu sonĝisto venas;
Gene Esperant 37:20  nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni ĵetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovaĝa besto lin formanĝis; kaj ni vidos, kio fariĝos el liaj sonĝoj.
Gene Esperant 37:21  Sed tion aŭdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne mortigu lin.
Gene Esperant 37:22  Kaj Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon; ĵetu lin en ĉi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. Ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro.
Gene Esperant 37:23  Kaj kiam Jozef venis al siaj fratoj, ili deprenis de li lian veston, la mikskoloran veston, kiu estis sur li;
Gene Esperant 37:24  kaj ili prenis lin kaj ĵetis lin en la puton; sed la puto estis malplena, akvo ne estis en ĝi.
Gene Esperant 37:25  Kiam ili sidiĝis, por manĝi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Iŝmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromaĵojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.
Gene Esperant 37:26  Kaj Jehuda diris al siaj fratoj: Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kaŝos lian sangon?
Gene Esperant 37:27  Venu, ni vendos lin al la Iŝmaelidoj, por ke nia mano ne metiĝu sur lin; ĉar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon.
Gene Esperant 37:28  Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Iŝmaelidoj por dudek arĝentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo.
Gene Esperant 37:29  Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li disŝiris siajn vestojn.
Gene Esperant 37:30  Kaj li reiris al siaj fratoj, kaj diris: La knabo forestas, kaj kien mi nun iros?
Gene Esperant 37:31  Kaj ili prenis la veston de Jozef kaj buĉis kapron kaj trempis la veston en la sango.
Gene Esperant 37:32  Kaj ili sendis la mikskoloran veston kaj venigis ĝin al sia patro, kaj dirigis: Ĉi tion ni trovis; rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo aŭ ne.
Gene Esperant 37:33  Kaj li rekonis ĝin, kaj diris: Ĝi estas la vesto de mia filo! sovaĝa besto lin formanĝis! disŝirita estas Jozef!
Gene Esperant 37:34  Kaj Jakob disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon ĉirkaŭ sian lumbon kaj funebris pri sia filo multe da tagoj.
Gene Esperant 37:35  Kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoliĝi, kaj diris: En funebro mi iros en Ŝeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro.
Gene Esperant 37:36  Sed la Midjanidoj vendis lin en Egiptujo al Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj.