HAGGAI
Chapter 2
Hagg | Esperant | 2:1 | En la sepa monato, en la dudek-unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante: | |
Hagg | Esperant | 2:2 | Diru al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene: | |
Hagg | Esperant | 2:3 | Kiu restis inter vi, kiu vidis ĉi tiun domon en ĝia antaŭa belegeco? kaj kion vi vidas en ĝi nun? ĉu ĝi ne aperas antaŭ viaj okuloj kiel nenio? | |
Hagg | Esperant | 2:4 | Sed estu kuraĝa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuraĝa, ho ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuraĝa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot. | |
Hagg | Esperant | 2:5 | Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu. | |
Hagg | Esperant | 2:6 | Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Pasos malmulte da temo, kaj Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron; | |
Hagg | Esperant | 2:7 | Mi skuos ĉiujn popolojn; kaj venos io ĉarma por ĉiuj nacioj, kaj Mi plenigos ĉi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot. | |
Hagg | Esperant | 2:9 | La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot. | |
Hagg | Esperant | 2:10 | En la dudek-kvara tago de la naŭa monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante: | |
Hagg | Esperant | 2:12 | Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektuŝis panon aŭ ion kuiritan aŭ vinon aŭ oleon aŭ ian manĝaĵon-ĉu ĝi tiam fariĝos sankta? La pastroj respondis kaj diris: Ne. | |
Hagg | Esperant | 2:13 | Ĥagaj plue diris: Kaj se ĉion ĉi tion ektuŝos iu, kiu malpuriĝis per mortinto-ĉu ĝi tiam malpuriĝos? La pastroj respondis kaj diris: Ĝi malpuriĝos. | |
Hagg | Esperant | 2:14 | Tiam Ĥagaj diris: Tia estas ĉi tiu popolo, kaj tia estas ĉi tiu gento antaŭ Mi, diras la Eternulo, kaj tiaj estas ĉiuj faroj de iliaj manoj; kaj ĉio, kion ili tie alportas, estas malpura. | |
Hagg | Esperant | 2:15 | Nun pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, antaŭ ol estis metita ŝtono sur ŝtonon en la templo de la Eternulo: | |
Hagg | Esperant | 2:16 | kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, ĝi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por ĉerpi kvindek mezurojn, troviĝis nur dudek; | |
Hagg | Esperant | 2:17 | Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo ĉiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo. | |
Hagg | Esperant | 2:18 | Pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, de la dudek-kvara tago de la naŭa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone: | |
Hagg | Esperant | 2:19 | ĉu troviĝas semoj en la grenejo? ĝis nun la vinberbranĉo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post ĉi tiu tago Mi vin benos. | |
Hagg | Esperant | 2:20 | Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al Ĥagaj en la dudek-kvara tago de la monato, dirante: | |
Hagg | Esperant | 2:21 | Diru al Zerubabel, regionestro de Judujo, jene: Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron; | |
Hagg | Esperant | 2:22 | Mi renversos tronojn de regnoj, Mi ekstermos la forton de regnoj de la nacioj, Mi renversos ĉarojn kun iliaj veturantoj; falos la ĉevaloj, kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de alia. | |