DANIEL
Chapter 8
Dani | Esperant | 8:1 | En la tria jaro de reĝado de la reĝo Belŝacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco. | |
Dani | Esperant | 8:2 | Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan, kiu troviĝas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas ĉe la rivero Ulaj. | |
Dani | Esperant | 8:3 | Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen unu virŝafo staras ĉe la rivero; ĝi havas du kornojn, kaj ambaŭ kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste. | |
Dani | Esperant | 8:4 | Mi vidis, ke tiu virŝafo kornopuŝas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontraŭstari al ĝi, kaj neniu povas savi kontraŭ ĝia forto; kaj ĝi faras ĉion, kion ĝi volas, kaj ĝi estas granda. | |
Dani | Esperant | 8:5 | Dum mi atente ĝin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj ĝi ne tuŝas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj. | |
Dani | Esperant | 8:6 | Kaj ĝi iris al tiu kornohava virŝafo, kiun mi vidis starantan ĉe la rivero, kaj ĵetis sin sur ĝin kun furioza forto; | |
Dani | Esperant | 8:7 | kaj mi vidis, ke, alproksimiĝinte al la virŝafo, ĝi furioziĝis kontraŭ ĝi, frapis la virŝafon, kaj rompis ambaŭ ĝiajn kornojn; kaj la virŝafo ne havis la forton, por kontraŭstari al ĝi, kaj ĉi tiu ĵetis ĝin sur la teron kaj disbatis ĝin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virŝafon kontraŭ ĝia forto. | |
Dani | Esperant | 8:8 | Tiam la virkapro forte grandiĝis. Kiam ĝi fariĝis tre forta, rompiĝis la granda korno, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la ĉielo. | |
Dani | Esperant | 8:9 | El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando. | |
Dani | Esperant | 8:10 | Kaj ĝi kreskis ĝis la armeo de la ĉielo, kaj ĝi ĵetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj. | |
Dani | Esperant | 8:11 | Kaj eĉ kontraŭ la armeestron ĝi leviĝis, forprenis de li la ĉiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan loĝejon. | |
Dani | Esperant | 8:12 | Forto estis donita al ĝi kontraŭ la ĉiutagaj oferoj pro peko; kaj ĝi ĵetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso. | |
Dani | Esperant | 8:13 | Kaj mi aŭdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis: Ĝis kiam havos forton la profetaĵo pri la ĉiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj? | |
Dani | Esperant | 8:14 | Kaj li diris al mi: Ĝis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita. | |
Dani | Esperant | 8:15 | Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj serĉanta ĝian signifon, jen stariĝis antaŭ mi bildo de viro. | |
Dani | Esperant | 8:16 | Kaj el meze de Ulaj mi aŭdis homan voĉon, kiu vokis kaj diris: Gabriel, klarigu al li la vizion. | |
Dani | Esperant | 8:17 | Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizaĝaltere; kaj li diris al mi: Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo. | |
Dani | Esperant | 8:18 | Kiam li parolis al mi, mi kuŝis senkonscie sur la tero; sed li ektuŝis min kaj starigis min sur mia loko. | |
Dani | Esperant | 8:19 | Kaj li diris: Jen mi sciigas al vi, kio estos ĉe la fino de la kolero; ĉar tio koncernas la finan tempon. | |
Dani | Esperant | 8:20 | La virŝafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la reĝoj de Medujo kaj Persujo; | |
Dani | Esperant | 8:21 | kaj la vila virkapro estas la reĝo de Grekujo; la granda korno inter ĝiaj okuloj estas la unua reĝo; | |
Dani | Esperant | 8:22 | ĝi rompiĝis, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj; kvar regnoj formiĝos el la nacio, sed ne tiel fortaj, kiel ĝi estis antaŭe. | |
Dani | Esperant | 8:23 | En la fina tempo de tiuj regnoj, kiam la perfiduloj havos sukceson, aperos reĝo malmodesta, lerta ruzulo. | |
Dani | Esperant | 8:24 | Li fariĝos potenca, sed ne per sia forto; li faros grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj. | |
Dani | Esperant | 8:25 | Kaj pro lia saĝeco liaj ruzaĵoj sukcesos en lia mano, kaj li fieriĝos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li leviĝos kontraŭ la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano. | |
Dani | Esperant | 8:26 | La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, ĉar ĝi rilatas tempon malproksiman. | |