Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
EZEKIEL
Prev Up Next
Chapter 11
Ezek Esperant 11:1  Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen ĉe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo.
Ezek Esperant 11:2  Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉi tiuj homoj havas malpiajn intencojn kaj donas malbonajn konsilojn en ĉi tiu urbo.
Ezek Esperant 11:3  Ili diras: Ankoraŭ ne baldaŭ; ni konstruu domojn; ĝi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando.
Ezek Esperant 11:5  Kaj malleviĝis sur min la spirito de la Eternulo, kaj diris al mi: Diru: Tiele diras la Eternulo: Tiel vi parolis, ho domo de Izrael, kaj la pensojn de via koro Mi scias.
Ezek Esperant 11:6  Multajn vi mortigis en ĉi tiu urbo, kaj ĝiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj.
Ezek Esperant 11:7  Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Viaj mortigitoj, kiujn vi faligis en ĝi, estas la viando, kaj ĝi mem estas la kaldrono; sed vi estos elkondukitaj el ĝi.
Ezek Esperant 11:8  Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezek Esperant 11:9  Mi elkondukos vin el ĝi kaj transdonos vin en la manojn de fremduloj, kaj Mi faros super vi juĝon.
Ezek Esperant 11:10  De glavo vi falos; ĉe la limoj de Izrael Mi juĝos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ezek Esperant 11:11  La urbo ne estos por vi kaldrono, nek vi estos en ĝi kiel viando; ĉe la limoj de Izrael Mi juĝos vin.
Ezek Esperant 11:12  Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies leĝojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laŭ la maniero de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi.
Ezek Esperant 11:13  Kiam mi eldiris mian profetaĵon, Pelatja, filo de Benaja, mortis; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj ekkriis per laŭta voĉo, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi faras finon al la restaĵo de Izrael!
Ezek Esperant 11:15  Ho filo de homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj al la tuta domo de Izrael parolas la loĝantoj de Jerusalem: Foriĝu de la Eternulo, al ni estas donita ĉi tiu lando kiel hereda posedaĵo.
Ezek Esperant 11:16  Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disĵetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaŭ estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis.
Ezek Esperant 11:17  Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj, kaj Mi donos al vi la landon de Izrael.
Ezek Esperant 11:18  Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el ĝi ĉiujn ĝiajn fiaĵojn kaj ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn.
Ezek Esperant 11:19  Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron ŝtonan kaj donos al ili koron karnan,
Ezek Esperant 11:20  por ke ili sekvu Miajn leĝojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
Ezek Esperant 11:21  Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiaĵoj kaj abomenindaĵoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraŭ ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezek Esperant 11:22  Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili.
Ezek Esperant 11:23  Kaj la majesto de la Eternulo leviĝis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.
Ezek Esperant 11:24  Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en Ĥaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis.
Ezek Esperant 11:25  Kaj mi rakontis al la forkondukitoj ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li aperigis al mi.