Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
EZEKIEL
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 30
Ezek Esperant 30:2  Ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plorkriu: Ve al la tago!
Ezek Esperant 30:3  Ĉar proksima estas la tago, jes, proksima estas la tago de la Eternulo, malluma tago; venas la tempo de la nacioj.
Ezek Esperant 30:4  Venos glavo sur Egiptujon, kaj tremo atakos Etiopujon, kiam mortigitoj falos en Egiptujo kaj oni forprenos ĝiajn riĉaĵojn kaj detruos ĝiajn fundamentojn.
Ezek Esperant 30:5  La Etiopoj, la Putidoj, kaj la Ludidoj, kaj ĉiuj diversgentaj popoloj, kaj Kub, kaj la filoj de la lando de interligo kune kun ili falos de glavo.
Ezek Esperant 30:6  Tiele diras la Eternulo: Falos la helpantoj de Egiptujo, kaj malaltiĝos la fiereco de ĝia forto; de Migdol ĝis Sevene oni falos en ĝi de glavo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezek Esperant 30:7  Kaj ĝi dezertiĝos kiel la aliaj dezertaj landoj, kaj ĝiaj urboj estos inter la aliaj ruinigitaj urboj.
Ezek Esperant 30:8  Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi aperigos fajron en Egiptujo kaj ĉiuj ĝiaj helpantoj estos frakasitaj.
Ezek Esperant 30:9  En tiu tempo senditoj de Mi iros sur ŝipoj, por ektimigi Etiopujon, kiu estis ekster danĝero; kaj tremo ilin atakos, kiel en la tempo de Egiptujo; ĉar la tempo venas.
Ezek Esperant 30:10  Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos la homomulton en Egiptujo per Nebukadnecar, reĝo de Babel.
Ezek Esperant 30:11  Li kune kun sia popolo, la plej terura el la nacioj, estos venigitaj, por pereigi la landon; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ Egiptujon kaj plenigos la landon per mortigitoj.
Ezek Esperant 30:12  Kaj la riverojn Mi faros sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.
Ezek Esperant 30:13  Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ekstermos la idolojn kaj neniigos la malverajn diojn en Nof, kaj ne plu estos princo el la lando Egipta, kaj Mi venigos timon sur la landon Egiptan.
Ezek Esperant 30:14  Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi faros juĝon en No.
Ezek Esperant 30:15  Mi elverŝos Mian koleron sur la Egiptan fortikaĵon Sin, kaj Mi ekstermos la homomulton en No.
Ezek Esperant 30:16  Mi ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos trarompita, kaj Nof havos ĉiutagan angoron.
Ezek Esperant 30:17  La junuloj de Aven kaj de Pi-Beset falos de glavo, kaj la virinoj iros en forkaptitecon.
Ezek Esperant 30:18  En Taĥpanĥes mallumiĝos la tago, kiam Mi rompos tie la jugon de Egiptujo, kaj malaperos en ĝi la fiereco de ĝia forto; mallumo ĝin kovros, kaj ĝiaj filinoj iros en forkaptitecon.
Ezek Esperant 30:19  Kaj Mi faros juĝon kontraŭ Egiptujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ezek Esperant 30:20  En la dek-unua jaro, en la unua monato, en la sepa tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Ezek Esperant 30:21  Ho filo de homo! Mi rompis la brakon de Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj jen ĝi ne estas bandaĝita, por resaniĝi, kaj ĝi ne estas ĉirkaŭligita, ke ĝi ricevu forton, por teni glavon.
Ezek Esperant 30:22  Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ Faraonon, reĝon de Egiptujo, kaj Mi frakasos liajn brakojn, la sanan kaj la rompitan, kaj Mi elfaligos la glavon el lia mano.
Ezek Esperant 30:23  Kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la naciojn, kaj Mi dispelos ilin en diversajn landojn.
Ezek Esperant 30:24  Kaj Mi fortigos la brakojn de la reĝo de Babel kaj metos Mian glavon en lian manon; sed la brakojn de Faraono Mi frakasos, kaj ĉi tiu ĝemos antaŭ li, kiel ĝemas morte-vundito.
Ezek Esperant 30:25  Mi fortigos la brakojn de la reĝo de Babel, sed la brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la reĝo de Babel kaj li eltiros ĝin kontraŭ la landon Egiptan.
Ezek Esperant 30:26  Kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.