EZEKIEL
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
Chapter 37
Ezek | Esperant | 37:1 | Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenaĵo, kiu estis plena de ostoj. | |
Ezek | Esperant | 37:2 | Kaj Li kondukis min ĉirkaŭe ĉirkaŭ ili; estis tre multe da ili sur la ebenaĵo, kaj ili estis tre sekaj. | |
Ezek | Esperant | 37:3 | Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉu reviviĝos ĉi tiuj ostoj? Mi respondis: Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias. | |
Ezek | Esperant | 37:4 | Kaj Li diris al mi: Profetu pri ĉi tiuj ostoj, kaj diru al ili: Ho sekaj ostoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo! | |
Ezek | Esperant | 37:5 | Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al ĉi tiuj ostoj: Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos; | |
Ezek | Esperant | 37:6 | kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi kreskigos ĉirkaŭ vi karnon, Mi kovros vin per haŭto, Mi enmetos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. | |
Ezek | Esperant | 37:7 | Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetaĵon, fariĝis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimiĝadi, ĉiu osto al sia osto. | |
Ezek | Esperant | 37:8 | Kaj mi vidis: jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj haŭto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis. | |
Ezek | Esperant | 37:9 | Kaj Li diris al mi: Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur ĉi tiujn mortigitojn, por ke ili reviviĝu. | |
Ezek | Esperant | 37:10 | Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili reviviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo. | |
Ezek | Esperant | 37:11 | Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras: Sekiĝis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto. | |
Ezek | Esperant | 37:12 | Tial profetu, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael. | |
Ezek | Esperant | 37:13 | Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo. | |
Ezek | Esperant | 37:14 | Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi reviviĝos, kaj Mi aranĝos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo. | |
Ezek | Esperant | 37:16 | Vi, ho filo de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jehuda, kaj de la Izraelidoj, aliĝintaj al li. Poste prenu ankoraŭ unu lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo de Izrael, kiu aliĝis al li. | |
Ezek | Esperant | 37:17 | Kaj aligu ilin al vi unu al la alia kiel unu lignon, ke ili fariĝu unu en via mano. | |
Ezek | Esperant | 37:18 | Kaj kiam la filoj de via popolo demandos vin: Ĉu vi ne klarigos al ni, kion tio signifas ĉe vi? | |
Ezek | Esperant | 37:19 | tiam diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la lignon de Jozef, kiu estas en la manoj de Efraim kaj de la triboj de Izrael, kiuj aliĝis al li; kaj Mi aligos ĝin kun ili al la ligno de Jehuda, kaj Mi faros ilin unu ligno, kaj ili estos unu en Mia mano. | |
Ezek | Esperant | 37:20 | Kaj la lignoj, sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaŭ iliaj okuloj. | |
Ezek | Esperant | 37:21 | Kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe kaj venigos ilin en ilian landon. | |
Ezek | Esperant | 37:22 | Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu reĝo estos reĝo por ili ĉiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn. | |
Ezek | Esperant | 37:23 | Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el ĉiuj iliaj loĝlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. | |
Ezek | Esperant | 37:24 | Kaj Mia servanto David estos reĝo super ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos. | |
Ezek | Esperant | 37:25 | Kaj ili loĝos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu loĝis viaj patroj; kaj ili loĝos en ĝi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne. | |
Ezek | Esperant | 37:26 | Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; ĝi estos eterna interligo kun ili; Mi aranĝos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne. | |