Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I SAMUEL
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 3
I Sa Esperant 3:1  La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaŭ Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj.
I Sa Esperant 3:2  En tiu tempo unu fojon Eli kuŝis sur sia loko (lia vidado komencis malakriĝi, ke li ne povis vidi);
I Sa Esperant 3:3  kaj la lucerno de Dio ankoraŭ ne estingiĝis, kaj Samuel kuŝis en la templo de la Eternulo, kie estis la kesto de Dio;
I Sa Esperant 3:4  tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas.
I Sa Esperant 3:5  Kaj li kuris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis; iru returne kaj kuŝiĝu. Kaj li iris kaj kuŝiĝis.
I Sa Esperant 3:6  Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kuŝiĝu.
I Sa Esperant 3:7  Samuel ankoraŭ ne konis la Eternulon, kaj ankoraŭ ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo.
I Sa Esperant 3:8  Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon.
I Sa Esperant 3:9  Kaj Eli diris al Samuel: Iru, kuŝiĝu; kaj se vi estos vokata, tiam diru: Parolu, ho Eternulo, ĉar Via sklavo aŭskultas. Kaj Samuel iris kaj kuŝiĝis sur sia loko.
I Sa Esperant 3:10  Kaj venis la Eternulo kaj stariĝis, kaj vokis kiel la antaŭajn fojojn: Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris: Parolu, ĉar Via sklavo aŭskultas.
I Sa Esperant 3:11  Tiam la Eternulo diris al Samuel: Jen Mi faros en Izrael tian faron, ke al ĉiu, kiu tion aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj.
I Sa Esperant 3:12  En tiu tago Mi plenumos super Eli ĉion, kion Mi diris pri lia domo; Mi komencos kaj finos.
I Sa Esperant 3:13  Mi sciigis al li, ke Mi juĝos lian domon por ĉiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin.
I Sa Esperant 3:14  Kaj tial Mi ĵuris al la domo de Eli, ke neniam pekliberiĝos la krimo de la domo de Eli per buĉofero nek per farunofero.
I Sa Esperant 3:15  Kaj Samuel kuŝis ĝis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli.
I Sa Esperant 3:16  Kaj Eli vokis Samuelon, kaj diris: Samuel, mia filo! Kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas.
I Sa Esperant 3:17  Kaj tiu diris: Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? mi petas, ne kaŝu antaŭ mi; tion kaj ankoraŭ pli faru al vi Dio, se vi kaŝos antaŭ mi ion el ĉio, kion Li diris al vi.
I Sa Esperant 3:18  Kaj Samuel rakontis al li ĉion, kaj nenion kaŝis antaŭ li. Kaj li diris: Li estas la Eternulo; Li faru tion, kio plaĉas al Li.
I Sa Esperant 3:19  Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron.
I Sa Esperant 3:20  Kaj eksciis la tuta Izrael, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, ke Samuel fariĝis fidinda profeto de la Eternulo.
I Sa Esperant 3:21  Kaj la Eternulo plue aperadis en Ŝilo, post kiam la Eternulo revelaciis Sin al Samuel en Ŝilo per la parolo de la Eternulo.