Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
LAMENTATIONS
1 2 3 4 5
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 5
Lame Esperant 5:1  Rememoru, ho Eternulo, kio fariĝis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!
Lame Esperant 5:2  Nia heredaĵo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj.
Lame Esperant 5:3  Ni fariĝis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.
Lame Esperant 5:4  Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago.
Lame Esperant 5:5  Oni pelas nin je nia kolo; Ni laciĝis, sed oni ne permesas al ni ripozi.
Lame Esperant 5:6  Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satiĝi per pano.
Lame Esperant 5:7  Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.
Lame Esperant 5:8  Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.
Lame Esperant 5:9  Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto.
Lame Esperant 5:10  Nia haŭto varmegiĝis kiel forno, Por la kruela malsato.
Lame Esperant 5:11  La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo.
Lame Esperant 5:12  La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis.
Lame Esperant 5:13  La junuloj devas porti muelŝtonojn; La knaboj falas sub la lignoŝarĝoj.
Lame Esperant 5:14  La maljunuloj jam ne sidas ĉe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas.
Lame Esperant 5:15  Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron.
Lame Esperant 5:16  Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!
Lame Esperant 5:17  Pro tio senfortiĝis nia koro, Pro tio senlumiĝis niaj okuloj:
Lame Esperant 5:18  Pro la monto Cion, ke ĝi fariĝis dezerta, Ke vulpoj vagas sur ĝi.
Lame Esperant 5:19  Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio,
Lame Esperant 5:20  Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne, Forlasis nin por longa tempo?
Lame Esperant 5:21  Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antaŭa.
Lame Esperant 5:22  Ĉar ĉu Vi nin tute forpuŝis? Vi tre forte ekkoleris kontraŭ ni.