Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
MATTHEW
Prev Up Next
Chapter 16
Matt Esperant 16:1  Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la ĉielo.
Matt Esperant 16:2  Kaj responde li diris al ili: Kiam vesperiĝas, vi diras: Estos bona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas;
Matt Esperant 16:3  kaj frumatene: Estos hodiaŭ malbona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas kolere. La vizaĝon de la ĉielo vi povas juĝi, sed la signojn de la tempo vi ne povas.
Matt Esperant 16:4  Generacio malbona kaj adultema serĉas signon; kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.
Matt Esperant 16:5  Kaj la disĉiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn.
Matt Esperant 16:6  Sed Jesuo diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
Matt Esperant 16:7  Kaj ili diskutis inter si, dirante: Ĉar ni ne prenis panojn.
Matt Esperant 16:8  Sed Jesuo, eksciante tion, diris: Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?
Matt Esperant 16:9  Ĉu vi ankoraŭ ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis?
Matt Esperant 16:10  Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis?
Matt Esperant 16:11  Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?
Matt Esperant 16:12  Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraŭ la fermentaĵo de panoj, sed kontraŭ la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
Matt Esperant 16:13  Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?
Matt Esperant 16:14  Kaj ili diris: Laŭ iuj: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj: Jeremia, aŭ unu el la profetoj.
Matt Esperant 16:15  Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?
Matt Esperant 16:16  Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.
Matt Esperant 16:17  Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
Matt Esperant 16:18  Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin.
Matt Esperant 16:19  Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
Matt Esperant 16:20  Tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.
Matt Esperant 16:21  De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi.
Matt Esperant 16:22  Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin, dirante: Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi!
Matt Esperant 16:23  Sed turninte sin, li diris al Petro: Iru malantaŭ min, Satano; vi estas faligilo por mi, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj.
Matt Esperant 16:24  Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;
Matt Esperant 16:25  ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.
Matt Esperant 16:26  Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu interŝanĝe por sia animo?
Matt Esperant 16:27  Ĉar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.
Matt Esperant 16:28  Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.