Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
MATTHEW
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 24
Matt Esperant 24:1  Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj disĉiploj venis al li, por montri al li la konstruaĵojn de la templo.
Matt Esperant 24:2  Sed li responde diris al ili: Ĉu vi ne vidas ĉion tion? vere mi diras al vi: Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.
Matt Esperant 24:3  Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis aparte al li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo?
Matt Esperant 24:4  Kaj Jesuo, respondante, diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu.
Matt Esperant 24:5  Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.
Matt Esperant 24:6  Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.
Matt Esperant 24:7  Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.
Matt Esperant 24:9  Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo.
Matt Esperant 24:10  Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.
Matt Esperant 24:11  Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn.
Matt Esperant 24:12  Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos.
Matt Esperant 24:13  Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.
Matt Esperant 24:14  Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.
Matt Esperant 24:15  Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),
Matt Esperant 24:16  tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj;
Matt Esperant 24:17  kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;
Matt Esperant 24:18  kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.
Matt Esperant 24:19  Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!
Matt Esperant 24:20  Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato;
Matt Esperant 24:21  ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos.
Matt Esperant 24:22  Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.
Matt Esperant 24:23  Tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu;
Matt Esperant 24:24  ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn.
Matt Esperant 24:26  Se oni do diros al vi: Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aŭ: Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu.
Matt Esperant 24:27  Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo.
Matt Esperant 24:28  Kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj.
Matt Esperant 24:29  Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos;
Matt Esperant 24:30  kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.
Matt Esperant 24:31  Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.
Matt Esperant 24:32  De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima;
Matt Esperant 24:33  tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.
Matt Esperant 24:34  Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos.
Matt Esperant 24:35  La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
Matt Esperant 24:36  Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola.
Matt Esperant 24:37  Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo.
Matt Esperant 24:38  Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,
Matt Esperant 24:39  kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo.
Matt Esperant 24:40  Tiam du viroj estos sur kampo: unu estos prenita, kaj la alia lasita;
Matt Esperant 24:41  du virinoj estos muelantaj apud muelilo: unu estos prenita, kaj la alia lasita.
Matt Esperant 24:42  Tial viglu; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos.
Matt Esperant 24:43  Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi.
Matt Esperant 24:44  Tial vi ankaŭ estu pretaj; ĉar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.
Matt Esperant 24:45  Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutraĵon ĝustatempe?
Matt Esperant 24:46  Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta.
Matt Esperant 24:47  Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin.
Matt Esperant 24:48  Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro: Mia sinjoro malfruas;
Matt Esperant 24:49  kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj manĝi kaj trinki kun la drinkuloj,
Matt Esperant 24:50  la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias,
Matt Esperant 24:51  kaj distranĉos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.