Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
MATTHEW
Prev Up Next
Chapter 7
Matt Esperant 7:2  Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.
Matt Esperant 7:3  Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?
Matt Esperant 7:4  Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo?
Matt Esperant 7:5  Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.
Matt Esperant 7:6  Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, disŝiru vin.
Matt Esperant 7:7  Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi;
Matt Esperant 7:8  ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.
Matt Esperant 7:9  Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon;
Matt Esperant 7:11  Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?
Matt Esperant 7:12  Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
Matt Esperant 7:13  Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras.
Matt Esperant 7:14  Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas.
Matt Esperant 7:15  Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.
Matt Esperant 7:16  Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aŭ el kardoj figojn?
Matt Esperant 7:17  Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.
Matt Esperant 7:18  Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn.
Matt Esperant 7:19  Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron.
Matt Esperant 7:21  Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
Matt Esperant 7:22  Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn?
Matt Esperant 7:23  Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco.
Matt Esperant 7:24  Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;
Matt Esperant 7:25  kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko.
Matt Esperant 7:26  Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo;
Matt Esperant 7:27  kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo.
Matt Esperant 7:28  Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado;
Matt Esperant 7:29  ĉar li instruis ilin, kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj.