Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
MATTHEW
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 4
Matt Esperant 4:1  Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.
Matt Esperant 4:2  Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.
Matt Esperant 4:3  Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj.
Matt Esperant 4:4  Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio.
Matt Esperant 4:5  Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,
Matt Esperant 4:6  kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite: Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
Matt Esperant 4:7  Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.
Matt Esperant 4:8  Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,
Matt Esperant 4:9  kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi.
Matt Esperant 4:10  Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu.
Matt Esperant 4:11  Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.
Matt Esperant 4:12  Kaj aŭdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;
Matt Esperant 4:13  kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;
Matt Esperant 4:14  por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:
Matt Esperant 4:15  Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Laŭvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj,
Matt Esperant 4:16  La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.
Matt Esperant 4:17  De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri: Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.
Matt Esperant 4:18  Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj.
Matt Esperant 4:19  Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.
Matt Esperant 4:21  Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.
Matt Esperant 4:22  Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.
Matt Esperant 4:23  Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo.
Matt Esperant 4:24  Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.
Matt Esperant 4:25  Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.