ACTS
Chapter 18
Acts | Esperant | 18:2 | Kaj li trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laŭ gento, antaŭ ne longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, ĉar Klaŭdio jam ordonis, ke ĉiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris al ili; | |
Acts | Esperant | 18:3 | kaj, ĉar li estis sammetiisto, li loĝis ĉe ili, kaj ili laboris, ĉar ili estis laŭ metio tendofaristoj. | |
Acts | Esperant | 18:4 | Kaj li diskutadis en la sinagogo ĉiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn. | |
Acts | Esperant | 18:5 | Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Paŭlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo. | |
Acts | Esperant | 18:6 | Sed kiam ili kontraŭstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili: Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj. | |
Acts | Esperant | 18:7 | Kaj foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo, kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo. | |
Acts | Esperant | 18:8 | Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun ĉiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, aŭdinte, kredis kaj baptiĝis. | |
Acts | Esperant | 18:9 | Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Paŭlo: Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu; | |
Acts | Esperant | 18:10 | ĉar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; ĉar mi havas multe da homoj en ĉi tiu urbo. | |
Acts | Esperant | 18:12 | Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Aĥaja lando, la Judoj leviĝis unuanime kontraŭ Paŭlo, kaj kondukis lin al la tribunala seĝo, | |
Acts | Esperant | 18:14 | Sed kiam Paŭlo estis malfermonta la buŝon, Galiono diris al la Judoj: Se vere tio estus ia maljustaĵo aŭ malbonega kanajlaĵo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru; | |
Acts | Esperant | 18:15 | sed se prezentiĝas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra leĝo, vi mem ĝin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti juĝanto. | |
Acts | Esperant | 18:17 | Kaj ili ĉiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaŭ la tribunala seĝo. Kaj Galiono atentis nenion el tio. | |
Acts | Esperant | 18:18 | Kaj Paŭlo, restinte post tio ankoraŭ dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de tie ŝipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, ĉar li faris sanktan promeson. | |
Acts | Esperant | 18:19 | Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj. | |
Acts | Esperant | 18:21 | sed adiaŭinte ilin, kaj dirinte: Mi denove revenos al vi, se plaĉos al Dio-li ekŝipiris el Efeso. | |
Acts | Esperant | 18:22 | Kaj elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojaĝis al Antioĥia. | |
Acts | Esperant | 18:23 | Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis laŭvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante ĉiujn disĉiplojn. | |
Acts | Esperant | 18:24 | Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laŭ gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj. | |
Acts | Esperant | 18:25 | Ĉi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano; | |
Acts | Esperant | 18:26 | kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, aŭdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio. | |
Acts | Esperant | 18:27 | Kaj kiam li volis transiri en la Aĥajan landon, la fratoj kuraĝigis lin, kaj skribis al la disĉiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco; | |